Individua nomo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Ligiloj. Korektoj. Formatoj |
Usonaj nomoj > Anglaj nomo; Wolfes > Wolves; Dancas > Dancoj |
||
Linio 12: | Linio 12: | ||
*[[Latinaj personaj nomoj]] |
*[[Latinaj personaj nomoj]] |
||
*[[Rusaj personaj nomoj]] |
*[[Rusaj personaj nomoj]] |
||
*[[ |
*[[Anglaj personaj nomoj]] |
||
==Personaj nomoj en la mondo== |
==Personaj nomoj en la mondo== |
||
En maldensaj socioj homo ofte havas nur unu nomon. Tiu nomo povas origini spontane, pro okazintaĵo eksterordinara. Bonajn ekzemplojn oni povas vidi en la filmo ''"[[Dances with |
En maldensaj socioj homo ofte havas nur unu nomon. Tiu nomo povas origini spontane, pro okazintaĵo eksterordinara. Bonajn ekzemplojn oni povas vidi en la filmo ''"[[Dances with Wolves]]"'' (Dancoj kun lupoj). Ofte havi nomon signifas esti membro de la (malgranda) socio. La nomon povas oni povas ricevi post nasko (kristanisme, en [[bapto]]), post [[inicio]] aŭ ŝanĝi post okazintaĵo. |
||
Alia maniero estas kunmeti nomojn uzante du vortojn kai fari nomojn tiamaniere. Ekzemple [[ĝermanaj personaj nomoj|malnovaj ĝermanaj aŭ germanaj nomoj]]: |
Alia maniero estas kunmeti nomojn uzante du vortojn kai fari nomojn tiamaniere. Ekzemple [[ĝermanaj personaj nomoj|malnovaj ĝermanaj aŭ germanaj nomoj]]: |
Kiel registrite je 21:01, 3 dec. 2003
Personaj nomoj ofte konsistas el personnomo kaj familinomo. Ofte estas, apud oficiala nomo, alnomo kaj ĉjonomo aŭ njonomo. Pro artemo aŭ kaŝemo, kelkaj verkistoj decidas uzi plumnomon. Ankaŭ en Vikipedio, oni uzas specialajn nomojn.
Diversaj kulturoj havas regulojn por personaj nomoj. Ili ofte zorgas pri heredo de nomo de gepatroj, aŭ de edzoj:
- Arabaj personaj nomoj
- Ĉinaj personaj nomoj
- Hebreaj personaj nomoj
- Hispanaj kaj hispanlingvaj personaj nomoj
- Islandaj personaj nomoj
- Katalunaj personaj nomoj
- Latinaj personaj nomoj
- Rusaj personaj nomoj
- Anglaj personaj nomoj
Personaj nomoj en la mondo
En maldensaj socioj homo ofte havas nur unu nomon. Tiu nomo povas origini spontane, pro okazintaĵo eksterordinara. Bonajn ekzemplojn oni povas vidi en la filmo "Dances with Wolves" (Dancoj kun lupoj). Ofte havi nomon signifas esti membro de la (malgranda) socio. La nomon povas oni povas ricevi post nasko (kristanisme, en bapto), post inicio aŭ ŝanĝi post okazintaĵo.
Alia maniero estas kunmeti nomojn uzante du vortojn kai fari nomojn tiamaniere. Ekzemple malnovaj ĝermanaj aŭ germanaj nomoj:
- Fried-helm, Sig-bert, Sig-mar, Sieg-fied, Fried-rich, Hein-rich, Diet-rich, Rich-hard, Hart-mut, Hart-mann, Herr-mann, Mann-fred, Hel-mut, Gisel-her, Gisel-bert, Bert-hold, Bert-ram, Volk-mar, Volk-her, Wil-helm, Wil-fried, Fried-helm, Helm-mut
Alia maniero estas variigi radikon, ekzemple estas arabe kun la radiko-literoj H-M-D:
- Muhammad, Mahmud, Hamid, Hammad, Ahmad.
Oni ankaŭ povas uzi malsamajn radiko-leterojn ĉiam per la egala modelo Mu- -a- -i- , ekzemple nomoj de kalifoj:
- Mu'tasim, Muntasir, Musta'in, Muhtadi, Mu'tamid, Mu'tadid, Muktafi, Muqtadir, Muttaqi, Mustakfi, Muqtadi, Mustazhir, Mustarshid, Muqtafi, Mustanjid, Mustadi, Mustansir, Musta'sim, Mustansir, Mustakfi, Mu'tadid, Mu'tasim, Musta'in, Mustanjid, Mustamsik
Patronomo
Sed, se socio kompleksiĝas, tiu ne sufiĉas. Solvo estas uzi nomon de patro aldonante vorton signifantan "filo de" aŭ "filino de". Ekzemple en gaela lingvo (O', Mac), araba (Ibn), ĝermana (-son, -sohn), slavaj (-oviĉ, -ić), turka (-oğlu).
- McCarthy, McDonald, McKinley, McNamara…
- O’Brian, O’Hara, O’Connor,
- Ibn Sina, Ibn Rushd, Ibn Khaldun
- Benson, Jackson, Johnson, Mendelssohn
- Djindjić, Marković, Mesić, Miloŝević
- Kaptanoğlu, Kerimoğlu, Tohuroğlu, Tosunoğlu
Foje oni tradukas en Esperanto tiun partiklon per -id.
Rimarku, ke oni ne uzas la nomon de la patrino, nur de la patro
En la komenco, tiuj modeloj estas dinamikaj: la dua nomo de filo estis malsama ol tiu de lia patro. En societoj, kie familio akiris grandan havaĵaron kaj potencon, estis grava sciigi la familian rilaton inter gekuzoj, avoj kaj aliaj disaj parencoj. Tial la patronoma modelo fiksiĝis kaj nomo de patro aŭ iom mita praulo iĝis nomo de familio aŭ klano. Sed, ankoraŭ en Islando, modelo -son / -dottir estas dinamika, en la resto de mondo fiksa. En araba tiamaniere "Ibn" povas esti dinamika aŭ fiksa! En Rusio -oviĉ / -ovna ankoraŭ estas dinamika kaj oni uzas personnomojn kun patronomoj en la familiara lingvo, sed en la oficiala uzo havas ankaŭ familinomoj fiksaj (Ekzemple, Miĥail (personnomo) Sergejeviĉ ("filo de Sergio", laŭ lia patro) Gorbaĉov (fiksa familinomo). En la serbokroata lingvo -ić aŭ -ović estas fiksa. En la slavaj lingvoj familinomoj ŝanĝas kun genro. Vira -ov iĝas virina -ova kaj -ski iĝis -ska au -skaja. En almigraj landoj, kelkaj personoj viraj kun deveno slava havas familinomoj kun -ova aŭ -ska, ĉar ili enmigris kun patrino kaj burokrato ignoranta ne volis ŝanĝi familinomon.
Nomoj de deveno
Alia kutima metodo pri krei familinomojn estas deveno. Arabe tiu iĝis kun –i aŭ –aŭi. Ekzemple persona de Mekao iĝis Mekkaŭi aŭ persona de tribo Kureish, ke estas tribo de profeto Mohammed, iĝis Kureishi, ekzemple verkisto Hanif KUREISHI. En la lingvoj ĝermanaj –er iĝis nomo de familio, ekzemple de Oppenheim venis la familio Oppenheimer kaj de Adenau Adenauer. Ĉar multaj judoj venis de urbetoj kun nomo –heim ("hejmo"), ricevante familinomo -heimer, en Novjorko heimy iĝis fivorton pri ofendi judojn. Mem en usona angla New York-anoj iĝis New Yorker. En Afganio -zai iĝis familinomon pri tribo, ekzemple: Karzai, Nurzai.
Nomoj de profesio
Aliaj rimedoj
En aliaj socioj, nomoj de infanoj ne estas nomoj vere, sed nombroj. Ekzemple ĉine:
- I, Er, San, Si estas nomoj sed signifi unu, du, tri, kvar.
Ankaŭ la latinaj prenomoj:
- Quintus, Sextus, Septimus, Octavius, Nonus, Decimus estas kvina, sesa, sepa, oka, naŭa, deka.