Hispanaj kaj hispanlingvaj personaj nomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Oficialaj personaj nomoj en Hispanio konsistas el:

Ekzemple, Enrique Iglesias Preysler estas filo de Julio José Iglesias de la Cueva kaj Isabel Preysler.

Kvankam, kiel dirite, oficiale oni havas du familinomojn, kiom da ili oni uzas en ordinara vivo dependas ĉu ili estas longaj, distingivaj aŭ belsonaj. Ĝenerale oni estas nomata laŭ la personnomo, ofte en ĉjo-/njo-formo, kaj la patra familinomo.

Post naskiĝo, oni ricevas la nomon per bapto kaj oficiala registrado. Ega kvanto el hispanoj estas baptitaj.

Personnomoj[redakti | redakti fonton]

Ekde almenaŭ la 16-a jarcento, Hispanio estis preskaŭ ekskluzive katolika. Tial oni elektas nomojn el la katolika sanktularo, el la Biblio kaj de gravaj personoj el la okcidenta civilizo.

Inter la plej oftaj estas José, Juan, Francisco kaj Antonio, por viroj kaj María, Ana, Rosa kaj Carmen, por virinoj.

Estas apartaj nomoj por viroj kaj virinoj. Tamen, pluraj estas uzeblaj de aligenruloj post ŝanĝo de finaĵo. Ekzemple: Ángel por viroj, Ángela por virinoj.

En Kastilio, dum 19-a kaj 20-a jarcento, estis tradicie nomi la gefilojn laŭ unu el la sanktuloj, kiu aperis en la kalendaro en la naskiĝtago. Tiel, praaj nomoj latinaj kaj bizanciaj estis uzataj, kiel, ekzemple, Nemesio kaj Teófila.

Tamen post la 1970-aj jaroj, la elekteblaĵaro ampleksiĝis kaj nomoj pli neordinaraj estis elektitaj, multaj en la ceteraj lingvoj de Hispanio:

  • tradiciaj tradukoj (kataluna Jordi)
  • elpensitaj (eŭska Ekaitz)
  • ĉerpitaj el mezepokaj dokumentoj (Mencía, Toda)
  • el fremdaj lingvoj, ofte pro influoj de famuloj (Kevin, Vanessa)

En Kanariaj Insuloj, gepatroj estas pli aventuremaj ol en Iberia Hispanio. La speciala rilato kun Kubo kaj Venezuelo kaŭzas la oftecon de nomoj usonaj, rusaj, miksaj, malregule ortografiitaj, kiuj en Iberio estus ŝokaj.

Duoblaj personnomoj[redakti | redakti fonton]

Tre oftaj estas kombinoj de nomoj. Oni kombinas oftan nomon kiel Juan, José, María kun alia malpli ofta. Simile okazas pri franclingvaj personaj nomoj. Estas kurioze, ke María, José kaj Jesús havas apartajn ambaŭgenrajn trajtojn. Tiel María José estas virina nomo, sed José María estas vira. Malpli oftaj kombinoj kiel Carlos Andrés havas ankoraŭ tro hispanamerikan guston por iberihispanoj.

Ĉe sanktuloj kun duobla nomo iom post iom personnomiĝas la familinomo. Ekzemple, el Francisco Xavier, Javier; aŭ (María) Goretti.

Mariaj virinnomoj[redakti | redakti fonton]

Tre ofta maniero nomi virinoj estas laŭ alvokoj de sankta Mario. Eĉ ŝia nomo malaperas kaj restas nur la komplemento. Ekzemple: (María de los) Dolores estas "(Mario de la) Doloroj". Ankaŭ oni uzas mariajn sanktejojn. Tiel María LourdesMaría Loreto. Preskaŭ ĉiu urbo havas almenaŭ unu tipan marian nomon. Tio ebligis trukon al gepatroj, kiuj volis nomi filinon en nepermesata lingvo. Ili devis konvinki oficialiston, ke ie en la mondo ekzistas "kirko de sankta Mario de (la elektita nomo)".

Familinomoj[redakti | redakti fonton]

En hispanidaj landoj, edzinoj ne anstataŭas iliajn familinomojn per tiuj de la edzo. Maksimume ili prenas aldone la unuan de edzo post la unua sia kaj partikulo de. Ekzemple: Eva Duarte de Perón estis edzino de Juan Domingo Perón.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Familinomoj estis uzataj nur de nobeloj en la mezepoko. Malnobeloj estis konataj per alnomo aŭ iliaj naskiĝaj lokoj. Iom post iom, plebanoj rajtis familinomojn ĝis 19-a jarcento, kiam moderna ŝtato devigis ilin por pli bone regi.

Filipinianoj estis devigitaj dum kolonia tempo konformigi al tiu normo, kaj ŝtatanoj preparis liston da hispanaj familinomoj kiuj estis disdonitaj al la filipinianoj. Tial plimultoj da filipinaj homoj portas hispanajn familinomojn sen iaj hispanaj prauloj.

Etimologie, multaj familinomoj venas el la lingvoj de norda Hispanio, ĉar kristanoj el tie konkeris kaj koloniis la sudajn landojn kontraŭ maŭroj dum Reconquista. Ĉefe familinomoj origine estis loknomoj (Trujillo) aŭ priskriboj de homaj trajtoj (Rubio, "blonda") aŭ profesio (Herrero, "feristo"). Vidu poste pri patronomoj.

Gravaj dokumentoj por genealogiemuloj esplorantaj familinomoj estas la carta de ejecutoria, per kiu, post 16-a jarcento, homoj aspirantaj al postenoj kaj prestiĝo celis pruvi, foje prave foje kaŝpage, ke ilia praularo estis nobela aŭ almenaŭ cristiano viejo ("malnova kristano") sen mikso kun herezuloj, judojmaŭroj, laŭ la normoj de pureza de sangre ("sanga (t.e. gena) pureco").

Patronomoj[redakti | redakti fonton]

Tre populara maniero nomi homon en mezepoko estis laŭ formo de la personnomo de patro, laŭ la maniero de nunaj islandaj personnomoj. Ekzemple, estas serio da navaraj reĝoj kie patro estis nomata Íñigo García, filo García Íñiguez, nepo Íñigo García kaj tiel plu.

Tiuj familinomoj estis konstruitaj per aldono de la sufikso "-ez" al personnomo. Tiel el Pero, Pérez (la plej ofta familinomo en Hispanio); Martín, Martínez; Lope, López. Kompreneble la patronomo ŝanĝiĝis en ĉiu generacio. Tiu sistemo estis komuna kun portugalaj personaj nomoj, kiuj uzas -es.

Pro ties ofteco, -ez-aj artistoj estas konataj per arta nomo aŭ uzas ceterajn familinomojn.

Familinomaj partikuloj[redakti | redakti fonton]

Plimulto da familinomoj estas unuvortaj. Tamen estas esceptoj. de estis uzata de nobeloj, kaj ankaŭ kiam la familinomo povus esti komprenata kiel dua personnomo. Ekzemple, Amando De Miguel ne estas Amando Miguel.
Kiam nomi nur per la familinomo, en iuj kazoj la de aperas, kvankam en aliaj ne. Komparu De Diego kaj Cervantes.

Estas tipa en familinomoj de Alavo la plurvorta strukturo: (patronomo) de (loknomo, ofte eŭska). Ekzemplo: López de Arriortúa

Ankaŭ foje oni inkluzivigas y ("kaj") inter la patra kaj la patrina familinomoj. Ekzemple: Santiago Ramón y Cajal. En katalunaj personaj nomoj, tiu estas la normo sed la partikulo estas i.

Ŝanĝi onian nomon[redakti | redakti fonton]

La hispana leĝaro ne faciligas ŝanĝi onian nomon. Ĝi permesas interŝanĝi la lokojn de familinomojn kaj traduki aŭ reortografii eron aŭ tuton al oficiala hispania lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]