Carlos Andrés Pérez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Andrés Pérez
Persona informo
Naskonomo Carlos Andrés Pérez Rodríguez
Naskiĝo 27-an de oktobro 1922 (1922-10-27)
en Rubio
Morto 25-an de decembro 2010 (2010-12-25) (88-jaraĝa)
en Miamo
Mortokialo korinfarkto
Tombo East Cemetery
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Venezuelo
Alma mater Centra Universitato de Venezuelo • Libera Universitato de Kolombio • Universitato de Kostariko
Subskribo Carlos Andrés Pérez
Familio
Edz(in)o Blanca Rodríguez de Pérez
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Carlos Andrés PÉREZ Rodríguez (Rubio, 27-a de oktobro 1922 – Miami, 25-a de decembro 2010), konata ankaŭ laŭ mallongigo CAP, estis politikisto de Venezuelo apartenanta al la partio Acción Democrática (AD), kiu plenumis la postenon de prezidento de la Respubliko dufoje (1974-1979 kaj 1989-1993).

Lia unua regotempo estis konata kiel la etapo de la «Saudia Venezuelo» pro la enfluo de naftodolaroj devenaj de la eksportado de la venezuela nafto kiel sekvo de la araba embargo de nafto. Pro la alta naftoproduktado [1]​ kaj la akumulita inflacio de la usona dolaro,[2]​ la nafto progreso de tiu periodo estus la dua plej granda de la historio de Venezuelo,[3]​ malantaŭ tiu ricevita poste dum la regado de la Prezidento Hugo Chávez.

Lia dua regotempo startis je tre ŝuldekonomio kun pli ol 6 500 milionoj de dolaroj en kreditobligacioj limigitaj je julio 1989 kio devigis lin tuj entrepreni tro striktajn ekonomiajn decidojn kio rezultis en protesto konata kiel "Caracazo", kiuj estis markitaj per privatigoj de publikaj eentreprenoj kaj skandaloj pro korupto, fraŭdo kaj malversacio de publika mon(proviz)o, kio rezultis en lia elpostenigo.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Penso Acero, Yldefonzo (2014). «Análisis histórico de la legislación petrolera en Venezuela». Revista de Historia y Ciencias Sociales de la Universidad de los Andes. ISSN 1690-4818.
  2. «Inflation Adjusted Oil Prices Chart». InflationData.com (en usonangla). Konsultita la 10an de junio 2018.
  3. «Venezuela Before Chávez: Anatomy of an Economic Collapse Eldonita de Ricardo Hausmann kaj Francisco R. Rodríguez, Tabla 3, p. 27)». www.psupress.org. Konsultita la 9an de junio 2018.
  4. «Carlos Andrés Pérez». El Universal. 2a de novembro 2006. Konsultita la 22an de novembro 2013.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carlos Andrés Pérez en la hispana Vikipedio.