Piratpartio de Germanio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e majuskleco de retaj ligiloj
dissendolisto de la piratpartio en Esperanto
Linio 30: Linio 30:
* [http://wiki.piratenpartei.de/BE:Grundsatzprogramm/Esperanto Baza partia programo] (esperante)
* [http://wiki.piratenpartei.de/BE:Grundsatzprogramm/Esperanto Baza partia programo] (esperante)
* [http://wiki.piratenpartei.de/BE:Squads/Esperanto/2011-11-06 Protokolo de unua kunsido de Eo-grupo] (esperante)
* [http://wiki.piratenpartei.de/BE:Squads/Esperanto/2011-11-06 Protokolo de unua kunsido de Eo-grupo] (esperante)
* [https://service.piratenpartei.de/listinfo/berlin-squad-esperanto Dissendolisto por esperantistaj piratoj tutmonde] (esperante)
* [http://wiki.piratenpartei.de Partia vikio] (plejparte germane kun [http://wiki.piratenpartei.de/Kategorie:Seite_auf_Esperanto kelkaj esperantaj paĝoj])
* [http://wiki.piratenpartei.de Partia vikio] (plejparte germane kun [http://wiki.piratenpartei.de/Kategorie:Seite_auf_Esperanto kelkaj esperantaj paĝoj])
* [http://www.bpb.de/methodik/RETXPR,0,0,Piratenpartei_Deutschland_%28PIRATEN%29.html Sep demandoj al la partio okaze de la Eŭropa Baloto 2009 – el retejo de ŝtata informejo pri politika eduko] (germane)
* [http://www.bpb.de/methodik/RETXPR,0,0,Piratenpartei_Deutschland_%28PIRATEN%29.html Sep demandoj al la partio okaze de la Eŭropa Baloto 2009 – el retejo de ŝtata informejo pri politika eduko] (germane)

Kiel registrite je 17:28, 18 jan. 2012

Piratpartio Germanio
Piratenpartei Deutschland
Emblemo de Piratpartio Germanio
piratpartio • politika partio en Germanio
Lando  Germanio
Estro
Sebastian Nerz
Fondiĝo la 10-an de septembro 2006 en Berlino
Ĉefa sidejo Pflugstr. 9a, 10115 Berlino
Ideologio libera informa socio
Retejo http://www.piratenpartei.de
vdr

La Piratpartio de Germanio - germane Piratenpartei Deutschland - estas politika partio en Germanio, kiu fondiĝis la 10-an de septembro 2006 en Berlino kaj konsideras sin proksima parenco de la Piratpartio de Svedio (en Esperanto same "Piratpartio"). Ambaŭ, kiel ankaŭ pliaj naciaj partioj kun tiu nomo, deklaras aparte lukti por la civitanaj rajtoj en modernaj informaj socioj, por libereco de la informa interŝanĝo sen monopoloj de amaskomunikiloj, libera aliro al eduko, kaj samtempe por la protekto de personaj datumoj.

La partio ekde somero 2009 havas landajn ligojn en ĉiuj 16 federaciaj landoj de Germanio. La 8-a de novembro 2009 ĝi havis 11.500 membrojn. La laŭstatute minimuma membroaĝo estas 16 jaroj, kaj la statistike averaĝa aĝo laŭ la stato de junio 2009 estis 31 jaroj.

La nomero "pirato" aludas al granda anonca kampanjo de muzik- kaj filmproduktaj kompanioj komence de la 21-a jarcento, kiuj pledis nomi privatan kopiadon de muziko, filmoj, bildoj, tekstoj kaj aliaj vidaj aŭ aŭdaj dokumentoj "piratado" kaj plej severe persekuti ĝin. Tamen la partio ne pledas por malatento de la kopirajto kaj por la komerca distribuo de neleĝaj kopioj je jure protektataj varoj. Celo estas teni kaj ampleksigi la rajton je privataj kopioj por nur persona uzo, repermesi privatan interŝanĝon de tiaj personaj kopioj (ekzemple en koncernaj retejoj), kaj subteni la disfloron de liberaj informejoj kiel ekzemple interretaj vikioj.

En la germania parlamenta baloto la 27-an de septembro 2009, la partio kandidatas en 15 el la entute 16 federacia landoj de Germanio, kaj en la "testa" junulara parlamenta baloto en Germanio 2009 naŭ tagojn pli frue, en kiu la infanoj kaj adoleskuloj de Germanio, do la ŝtatanoj de malpli ol 18 jaroj, rajtis "prove" mem voĉdoni, kiun kandidaton kaj partion ili elektus, se ili jam rajtus partopreni la nacian baloton, la piratpartio atingis bonan rezulton de 8,72 %, signife pli ol la tradicia liberala partio FDP (7,6 %). En la germania parlamento reprezentiĝas partioj kiuj en la oficiala baloto almenaŭ 5 % de ĉiuj voĉoj – se temus pri la infanoj kaj adoleskuloj de Germanio, la piratpartio reprezentiĝus kaj kundecidus en la nacia parlamento.

En la elektoj de Berlino en 2011, 8,9% de la balotintoj voĉdonis por la piratpartio, kiu tiel sukcesis transsalti la 5%-barilon kaj gajni mandatojn (15 el 141 mandatoj en la regiona parlamentejo). Tio estis surprizo por ili, ĉar ili havis nur 15 kandidatojn por la baloto.

Retaj ligiloj