Uetendorf: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 27: | Linio 27: | ||
==Najbaraj komunumoj== |
==Najbaraj komunumoj== |
||
La komunumo Uetendorf limas en nordo al [[Uttigen]], en oriento al [[Heimberg]], en sudoriento al [[Thun]], en sudo al [[Thierachern]], en sudokcidento al [[Forst-Längenbühl]], en okcidento al [[Gurzelen]], en okcidentnordokcidento al [[Seftigen]], en nordokcidento al [[Noflen]]. |
La komunumo Uetendorf limas en nordo al [[Uttigen]], en oriento al [[Heimberg]], en sudoriento al [[Thun]], en sudo al [[Thierachern]], en sudokcidento al [[Forst-Längenbühl]], en okcidento al [[Gurzelen]], en okcidentnordokcidento al [[Seftigen]], en nordokcidento al [[Noflen]], kaj en nordnordokcidento al [[Kienersrüti]]. |
||
==Trafiko== |
==Trafiko== |
Kiel registrite je 16:52, 8 apr. 2012
Uetendorf | |
---|---|
Blazono de Uetendorf | |
Uetendorf | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Thun |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Thun |
Koordinatoj | 46° 46′ 30″ N 7° 34′ 12″ O / 46.77500 °N, 7.57000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 30″ N 7° 34′ 12″ O / 46.77500 °N, 7.57000 °O (mapo) |
Areo | 10,15 km² |
Alteco | 554 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3661 |
Komunumkodo | 0944 |
Mapo de Uetendorf | |
Uetendorf estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 5980 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Uetendorf situas en la transirzono de la Svisa Mezlando al la Svisaj Antaŭalpoj ĉe la okcidenta bordo de la rivero Aro rekte norde de la urbo Thun, al kies aglomeraĵo la komunumo apartenas. La komunumo konsistas el la vilaĝo Uetendorf (sur alteco de 554 m s.m.), la kvartalo Underdorf (sur alteco de 551 m s.m. norde de la stacidomo Uetendorf), kaj la setlejoj Buchshalten (sur alteco de 600 m s.m. oriente de la vilaĝo), Uetendorf-Allmend (sur alteco de 554 m s.m. en oriento de la komunumo ĉe la bordo de Aro), Candermatte (sur alteco de 556 m s.m. sud oriente de Uetendorf), Uetendorfberg (sur alteco de 646 m s.m. okcidentsudokcidente de Uetendorf), kaj en sudokcidento la tri setlejoj Willerüti (sur alteco de 604 m s.m.), Gibliz (sur alteco de 627 m s.m.) kaj Hurschgasse (sur alteco de 629 m s.m.), kaj diversaj izolitaj biengrupoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,15 km², de kiuj 7,9% estas kovritaj de arbaro, 71,1% servas por agrikulturo kaj 20,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Uetendorf limas en nordo al Uttigen, en oriento al Heimberg, en sudoriento al Thun, en sudo al Thierachern, en sudokcidento al Forst-Längenbühl, en okcidento al Gurzelen, en okcidentnordokcidento al Seftigen, en nordokcidento al Noflen, kaj en nordnordokcidento al Kienersrüti.
Trafiko
En nordoriento de la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Belp al Thun, de kiu flaneniras tra la komunuma teritorio la kantona ĉefvojo n-ro 221.1. En oriento de la komunumo ekzistas alveturejo al la svisa aŭtovojo A6. La komunumo disponas pri du stacidomoj (Uetnedorf kaj Utendorf-Allmänd) ĉe la trajnlinio de Belp al Thun kaj estas ankaŭ konektita al la urba busreto de Thun.
Historio
La unua dokumenta mencio de Uetendorf datiĝas el la jaro 994 kiel Oudendorf. [3]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1.20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Anne-Marie Dubler: Uetendorf en Historia Leksikono de Svislando (2011-11-17)
Eksteraj Ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Uetendorf – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|