Mistikismo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e robota aldono de: pa:ਰਹੱਸਵਾਦ |
e r2.6.2) (Roboto: Ŝanĝanta fr:Mysticisme al fr:Mystique |
||
Linio 40: | Linio 40: | ||
[[fa:عرفان]] |
[[fa:عرفان]] |
||
[[fi:Mystiikka]] |
[[fi:Mystiikka]] |
||
[[fr: |
[[fr:Mystique]] |
||
[[fur:Misticisim]] |
[[fur:Misticisim]] |
||
[[fy:Mystyk]] |
[[fy:Mystyk]] |
Kiel registrite je 19:19, 14 dec. 2012
Mistikismo (el la greka μυστικός / mustikos, t.e. inicio) estas religia aŭ filozofia doktrino kaj metodo kontraŭa al raciismo kaj ekkonanta per sento kaj imago - pli ol per intelekto - la veron. Ĝi kaŭzas en homo animtrankvilon, sed ankaŭ fervoron, ekstazon. Ĝi estiĝas spontane aŭ estas kulturata per meditado aŭ asketismo.
Historio
Mistikismo estas la religia-filozofia variaĵo de idealismo, kiu ofte akceptas la ekziston de supernaturaj estaĵoj (dioj, anĝeloj, spiritoj ktp.) kaj kiu peras kontakton kun tiuj estaĵoj. Ĝi troviĝas en ĉiu religio: taoismo, kabalo, gnozismo, sufiismo, pietismo... Pluraj idealismaj filozofioj entenas el ĝi elementojn ekzemple la nombromistiko de pitagorismo, instruoj de Platono, Plotino. Ankaŭ la Rozkruca Ordeno emfazas mistikecon.
Kelkaj gravaj mistikuloj el la eŭropa mezepoko: majstro Eckhart, Jakob Böhme. La 18a-19a-jarcenta idealisma germana filozofio enhavis mistikajn elementojn: spiritismo, teozofio.
Proprecoj de la religia mistikismo
- Proksime al dio.
- Vojo al Dio. meditado, asketismo, kontemplado k.a.
- Nekonformeco.
- Individualismo. Propraj spertoj