Hans Hermann Kürsteiner: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ŝablono antaŭulo-posteulo
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3783151)
Linio 19: Linio 19:


{{EdE|K}}
{{EdE|K}}

[[it:Hans Hermann Kürsteiner]]
[[ru:Кюрнштайер, Ханс Герман]]

Kiel registrite je 03:08, 8 mar. 2013

Hans Hermann Kürsteiner

Hans Hermann KÜRSTEINER [kir-ŝtajner] (naskiĝis la 14-an de novembro 1885 en Sankt-Galo, Svislando, mortis en 1968) estis svisa esperantisto kaj komercisto. Li esperantiĝis en 1908. Li fondis Esperanto-grupon en Sankt-Galo kaj estis sekretario de Svisa Esperanto-Societo. Li estis de 1934 ĝis 1936 ĉefdelegito de UEA kaj kunlaboris al la Enciklopedio de Esperanto.

Li estis de 1940 ĝis 1947 prezidanto de la "Ĝeneva UEA", kiu post la Skismo de 1936 pluvivis apud Internacia Esperanto-Ligo. En 1947 li fariĝis same kiel IEL-prezidinto Louis Bastien honora prezidanto de UEA.

Fontoj

  • Nekrologo aperis en revuo Esperanto, n-ro 754, septembro 1968, p. 134, ĝi indikas nur, ke la funebra ceremonio okazis la 6-an de aŭgusto 1968 kaj en la nomo de UEA parolis Otto Walder, sed ne estas menciite, kiam li mortis.
Antaŭe:Prezidanto de Universala Esperanto-AsocioPoste:
Karl Max Liniger19411947Ernfrid Malmgren