Mistikismo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 62 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q45996) |
Fimako (diskuto | kontribuoj) e Kategorio |
||
Linio 20: | Linio 20: | ||
[[Kategorio:Ismo]] |
[[Kategorio:Ismo]] |
||
[[Kategorio:Mistikismo]] |
|||
[[Kategorio:Mistikuloj|Mistikuloj]] |
[[Kategorio:Mistikuloj|Mistikuloj]] |
Kiel registrite je 20:14, 23 nov. 2013
Mistikismo (el la greka μυστικός / mustikos, t.e. inicio) estas religia aŭ filozofia doktrino kaj metodo kontraŭa al raciismo kaj ekkonanta per sento kaj imago - pli ol per intelekto - la veron. Ĝi kaŭzas en homo animtrankvilon, sed ankaŭ fervoron, ekstazon. Ĝi estiĝas spontane aŭ estas kulturata per meditado aŭ asketismo.
Historio
Mistikismo estas la religia-filozofia variaĵo de idealismo, kiu ofte akceptas la ekziston de supernaturaj estaĵoj (dioj, anĝeloj, spiritoj ktp.) kaj kiu peras kontakton kun tiuj estaĵoj. Ĝi troviĝas en ĉiu religio: taoismo, kabalo, gnozismo, sufiismo, pietismo... Pluraj idealismaj filozofioj entenas el ĝi elementojn ekzemple la nombromistiko de pitagorismo, instruoj de Platono, Plotino. Ankaŭ la Rozkruca Ordeno emfazas mistikecon.
Kelkaj gravaj mistikuloj el la eŭropa mezepoko: majstro Eckhart, Jakob Böhme. La 18a-19a-jarcenta idealisma germana filozofio enhavis mistikajn elementojn: spiritismo, teozofio.
Proprecoj de la religia mistikismo
- Proksime al dio.
- Vojo al Dio. meditado, asketismo, kontemplado k.a.
- Nekonformeco.
- Individualismo. Propraj spertoj