Frits Faulhaber: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Narvalo (diskuto | kontribuoj) e Frits FAULHABER movita al Frits Faulhaber |
PaulP (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 25: | Linio 25: | ||
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto|FAULHABER, Frits]] |
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto|FAULHABER, Frits]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Nederlandaj esperantistoj|FAULHABER, Frits]] |
||
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1893|FAULHABER, Frits]] |
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1893|FAULHABER, Frits]] |
Kiel registrite je 04:38, 5 maj. 2006
Frits FAULHABER (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1893 en Amsterdamo – mortis la 2-an de marto 1979 en Amsterdamo, Nederlando) estis nederlanda esperantisto, domfarbisto.
Esperantisto de 1912. Propagandis en la armeo 1917-18. Estrarano de FLEN 1920-23 kaj 1927-34. Redaktis ties organon Arbeider Esperantist en 1929, kunredaktisto de ĝia lingva aldono 1931-34. Prezidanto de la Laborista Esperanto-Ekzamena Komitato. Radio-paroladetoj, skriba kurso por kursgvidantoj, aŭtoro de "Konsilanta Gramatiko". Li ankaŭ estis membro de la literatura komitato de SAT. Li estis tra pluraj jardekoj unu el la simboloj de la Esperanto-movado en sia lando. Faulhaber aktivis ĉefe en la laboristaj rondoj: estrarano 1920-1923, redaktoro de Arbeider Esperantist inter 1927 kaj 1934, prezidanto de ekzamena komitato ktp. Tamen, lia ĉefa kontribuo al Esperanto estas pli lingva ol movada. Faulhaber verkis tutan aron da nederlandlingvaj E-lerniloj, el kiuj pluraj akiris internacian renomon. Li estis ankaŭ fruktodona tradukisto. Dum multaj jaroj Faulhaber estis membro de la Akademio de Esperanto.
Verkoj
- Tra la labirinto de la gramatiko (8 eldonoj de post 1934)
- La komencanto
- Post la kurso (kun G. P. de Bruin, 1937)
- Ne tiel, sed tiel ĉi - konsilaro pri la stilo (1965)
- Esperanta mozaiko (1967)
- Faulhaber rakontas (1972).
Tradukoj
- Thijssen, Theo: La nevenkebla ĝeno' (1939)
- Dekker, Maurits: La mondo ne havas atendejon (1951)
- Adema, Tjeerde: Dekkinga fuĝas (1957)
- Tiavea, Tuiavii de: La papalagoj (1963)