Cholet: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e esperanta nomo |
ŝablono 'prononco'; nedokumentita e-a nomformo forigita |
||
Linio 38: | Linio 38: | ||
}} |
}} |
||
[[Dosiero:Blason ville fr Cholet (Maine-et-Loire).svg|left|100px]] |
[[Dosiero:Blason ville fr Cholet (Maine-et-Loire).svg|left|100px]] |
||
'''Cholet''' |
'''Cholet''' {{prononco|ŝoLE}} estas mezgranda [[franca komunumo]] lokita en la [[Francaj departementoj|departemento]] [[Maine-et-Loire]] kaj en la [[Francaj regionoj|regiono]] [[Luarlandoj]]. Ĝi estas unu el la [[subprefektejo]]j de la departemento, kaj do estras unu [[arondismento]]n. Ĉoleto havas proksimume 56 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas ''Choletais'' [ŝolte] (Ĉoletanoj) en la [[franca lingvo]]. |
||
== Geografio == |
== Geografio == |
Kiel registrite je 11:49, 15 mar. 2014
Cholet | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio • urbo | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Luarlandoj | ||||
Departemento | Maine-et-Loire (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Cholet (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 49099 [+] | ||||
Poŝtkodo | 49300 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 49099 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Gilles Bourdouleix 1995-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 56 320 (2005) | ||||
Loĝdenso | 619,68 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 4′ N, 0° 53′ U (mapo)47.059166666667-0.87972222222223Koordinatoj: 47° 4′ N, 0° 53′ U (mapo) | ||||
Alto | De 63 al 184 m | ||||
Areo | 87,47 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cholet [+] | |||||
Cholet [ŝoLE] estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Maine-et-Loire kaj en la regiono Luarlandoj. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton. Ĉoleto havas proksimume 56 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Choletais [ŝolte] (Ĉoletanoj) en la franca lingvo.
Geografio
Cholet estas la dua plej granda urbo de la departemento Maine-et-Loire post Anĝevo. Ĝi situas en la historia kaj natura regioneto Mauges.
Historio
La nomo « Cholet » verŝajne devenas de la latina vorto Coletum (t.e. brasiko). Gravajn establojn de la romia periodo oni malkovris proksime al Cholet, en la vilaĝo Mazières-en-Mauges.
Cholet disvolviĝis ekde la 18-a jarcento per la produktado de siaj famaj teksaĵoj, kaj sekve per la produktado de ŝuoj. Ĝi estas plie rigardata kiel la ĉefurbo de poŝtukoj : la plej rimarkinda specialaĵo de Cholet estas la ruĝa poŝtuko, menciita en kanzono far Théodore Botrel.
Ekonomio
La ekonomio de Cholet origine kaj plejparte baziĝis sur teksaĵoj. Tiu specialaĵo profunde stampis la lokan pejzaĝon ĝis hodiaŭ, kun ekzemple grandaj fabrikejoj, liceo pri modo kaj la ĉeesto de pluraj firmaoj kiel NewMan, Gaston Jaunet, ktp...
Ekzistas tamen en Cholet aliaj aktivecoj danke al mond- aŭ landfamaj firmaoj kiel Michelin, Bébé Confort, Nicoll, L'abeille, Thales, ktp...
Vidindaĵoj
La arta kaj historia muzeo (Musée d'art et d'histoire) estas plejparte dediĉita al la la militoj de Vendée, kiuj okazis dum la Franca Revolucio. La galerioj de la muzeo entenas la verkojn de la pentristo Pierre Charles Trémolières, naskiĝinta en Cholet.
La muzeo de teksaĵo (musée du textile) prezentas la teknikojn rilate al la teksado kaj al la blankigo de la toloj.