Publika trafiko de Budapeŝto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
eNeniu resumo de redakto |
|||
Linio 40: | Linio 40: | ||
== Ceteraj trafikiloj == |
== Ceteraj trafikiloj == |
||
En [[Buda]] [[ |
En [[Buda]] [[dentorela fervojo]], infana fervojo, [[aertelfero]] kaj [[funikularo]] trafikas. Laŭ la [[Danubo]] [[ŝipo]]j trafikas, kelkaj funkcias, kiel [[pramo]]. |
||
[[Kategorio:Budapeŝto]] |
[[Kategorio:Budapeŝto]] |
Kiel registrite je 19:42, 22 jun. 2015
En Budapeŝto la publika trafiko okazas precipe fare de metrooj, tramoj kaj aŭtobusoj, iom malpli gravaj estas la troleoj, interurbaj tramoj kaj trajnoj. Fine estas ankaŭ specialaj trafikiloj.
Metroo
La urbo disponas pri bone funkciianta metroreto. La unua metroo startis jam en 1896.
Tramo, interurba tramo
La plej frue ĉevalotiraj tramoj funkciis. Poste aperis la flavaj elektraj tramoj. La interurbaj tramoj trafikas al la proksimaj urbetoj, ekzemple al Gödöllő, Szentendre kaj escepte al Csepel. Ili estas verdkoloraj kaj en Budapeŝto la samaj biletoj validas.
Aŭtobuso
La aŭtobusoj estas blukoloraj. Parto haltas en ĉiuj haltejoj, alia parto nur en la pli gravaj haltejoj, kelkaj nur en la finhaltejoj. La aŭtobusa reto etendiĝas ankaŭ en la najbaraj komunumoj, ekzemple Törökbálint, Nagykovácsi. Ankaŭ nokte iom da aŭtobusoj servas.
Troleo
La unua linio funkciis jam antaŭ la 2-a mondmilito. Dum la socialismo ili estis pli vaste uzataj, ili estas ruĝaj kaj ili trafikas nur en Pest.
Fervojoj
La plej multaj trajnoj alvenas ĉe la tri kapostacioj: Keleti pályaudvar (orienta stacio), Nyugati pályaudvar (okcidenta) kaj Déli pályaudvar (suda). De la orienta kaj okcidenta stacioj en Pest ekzistas rektaj trajnoj al 25 eŭropaj ĉefurboj (kun Vieno konektas Budapeŝton trajnoj Railjet de ÖBB). De la suda stacio en Buda oni povas vojaĝi interalie al Balatono. Ĉiuj tri stacioj atingeblas per metroo. Krome ekzistas kelkaj malgrandaj stacioj por vojaĝantoj kaj varoj. Tiuj malgrandaj stacioj same tiel servas la pasaĝerojn, ol la interurbaj tramoj.
Flughaveno
La ĉefurbo havas internacian flughavenon havanta la nomon Liszt Ferenc. La vojaĝantoj povas atingi ĝin per aŭtobuso aŭ vagonaro.
Ceteraj trafikiloj
En Buda dentorela fervojo, infana fervojo, aertelfero kaj funikularo trafikas. Laŭ la Danubo ŝipoj trafikas, kelkaj funkcias, kiel pramo.