Iberio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 94 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q12837)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA)
Linio 41: Linio 41:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://www.travel-images.com/iberian.html <!-- _Foto_'s _van_ _het_ Iberio -->
{{EL}} http://www.travel-images.com/iberian.html <!-- _Foto_'s _van_ _het_ Iberio -->
{{el}} http://www.arqueotavira.com/Mapas/Iberia/Populi.htm <!-- Detalita mapo de la Antaŭ-Roma (Popoloj, Popolas) de _Iberia_ (ĉirkaŭ -200) -->
{{EL}} http://www.arqueotavira.com/Mapas/Iberia/Populi.htm <!-- Detalita mapo de la Antaŭ-Roma (Popoloj, Popolas) de _Iberia_ (ĉirkaŭ -200) -->
{{el}} http://www.iberianature.com <!-- _Iberianature_ -->
{{EL}} http://www.iberianature.com <!-- _Iberianature_ -->
{{el}} http://es.wikipedia.org/upload/5/5b/Peninsula_iberica_fisico.png <!-- _br_> -->
{{EL}} http://es.wikipedia.org/upload/5/5b/Peninsula_iberica_fisico.png <!-- _br_> -->


[[Kategorio:Iberio| ]]
[[Kategorio:Iberio| ]]

Kiel registrite je 10:50, 3 nov. 2015

w1
Iberio
La pozicioj de la diversaj landoj/teritorioj
La pozicioj de la diversaj landoj/teritorioj
duoninsulo
Akvejo 1 Atlantika oceano
Akvejo 2 Mediteraneo

Geografia situo

40° 18′ 0″ N, 3° 43′ 0″ U (mapo)40.299999-3.716667Koordinatoj: 40° 18′ 0″ N, 3° 43′ 0″ U (mapo)

Map

Areo 583,254 km²
Topografio de la Iberio
Topografio de la Iberio
vdr
Por la antikva lando en Kaŭkazio, vidu Iberio (Kaŭkazio).

Iberio (ankaŭ nomata IberujoIbera duoninsulo) estas granda duoninsulo en Eŭropo sude de la Pireneoj, norde de Afriko, inter Atlantiko kaj Mediteraneo, enhavanta la reĝlandon Hispanio kaj respublikon Portugalio, kaj la Britan kolonion Ĝibraltaro.

Ne certas, ĉu la nomo venas el rivero Ebro (latine Iberus) aŭ la praloĝantoj iberoj.

Iberia duoninsulo estas en sudokcidenta Eŭropo, disigita de la kontinento per natura landlimo, nome montoj Pireneoj. Aktuale en ĝi estas du ĉefaj ŝtatoj, nome Hispanio kaj Portugalio, krom eta ŝtato, nome Andoro kaj brita mezkolonio Ĝibraltaro. Tamen tiu disigo ne estis ĉiama historie.

Historio

Dum prahistorio, romiana, visigota kaj araba epokoj la landlimoj estis aliaj. Dum la mezepoko la portugala landlimo jam ekzistis, sed same kiel aliaj landlimoj inter la diversaj hispanaj regnoj, nome Kastilio, Leono, Aragono, ktp. Poste ĉiuj kuniĝis ja la fino de la 15-a jarcento, escepte Portugalio. Militoj estis oftaj inter la du ŝtatoj kaj eĉ antaŭe inter la diversaj hispanaj regnoj. Komence de la 19a jarcento la Napoleona armeo invadis ambaŭ ŝtatojn. Komence de la 20a jarcento ambaŭ regnoj iĝis respubliko, sed Hispanio post intercivitana milito kaj diktaturo iĝis denove monarkio. Ambaŭ ŝtatoj eniris kune en Eŭropa Unio.

Geografio

Spite la diversan historion, la tuta duoninsulo montras saman geografian aspekton, klimaton, bestaron, vegetalaron, ktp. Tiele escepte la ununura grava valo de rivero Ebro kiu fluas al Mediteranea Maro, ĉiuj aliaj iberiaj riveroj fluas okcidenten, tio estas el Hispanio al Portugalio, nome Minjo, Duero, Tajo kaj Gvadiano. Rivero Gvadalkiviro ne atingas Portugalion.

Popoloj

Pro menciita historio multaj kontraŭstarigoj kreskis inter hispanaj kaj portugalaj popoloj, instigitaj de la respektivaj tiamaj registaroj. Tamen post restarigo de demokratio en ambaŭ ŝtatoj kaj eniro en Eŭropa Unio, oni konstatas plikajplian alproksimiĝon. Spite politikan disigon, fine de 19a jarcento kaj komence de la 20a multaj intelektuloj defendis unuiĝon de ĉiu ŝtato iberia; tiu politika sinteno estis nomita iberiismo.

Aliaj uzoj

Iberio (Kaŭkazia) estis antikva lando en Kaŭkazio.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL http://www.travel-images.com/iberian.html Ŝablono:EL http://www.arqueotavira.com/Mapas/Iberia/Populi.htm Ŝablono:EL http://www.iberianature.com Ŝablono:EL http://es.wikipedia.org/upload/5/5b/Peninsula_iberica_fisico.png