Szár: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
foto |
→Famuloj: per la peto, anstataŭigis: Kategorio:Komunumoj de Hungario → Kategorio:Vilaĝoj de Hungario per AWB |
||
Linio 21: | Linio 21: | ||
En Szár naskiĝis [[kuracisto]] [[György Romhányi]]. |
En Szár naskiĝis [[kuracisto]] [[György Romhányi]]. |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Vilaĝoj de Hungario]] |
||
[[Kategorio:Vilaĝoj de departemento Fejér]] |
[[Kategorio:Vilaĝoj de departemento Fejér]] |
Kiel registrite je 14:25, 25 dec. 2015
Szár [sAr] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Bicske. La nomo signifas hungare: stipo (noto: neniam diru kun mallonga a kiel [sar], ĉar tiu signifas en la hungara la vorton merdo).
Bazaj informoj
- Areo: 45 km²
- Loĝantaro: 2320
- Poŝtkodo: 2065
- Telefonprefikso: 22
Situo
La vilaĝo situas laŭ (malnova) ĉefvojo kaj fervojo inter Budapeŝto kaj Vieno, aŭtoŝoseo M1 al la samaj direktoj preteriras.
Historio
Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. Poste laŭ strategio de Habsburgoj ĉirkaŭ Buda germanoj-ŝvaboj setlis. En 1787 postbaroka katolika preĝejo, en 1816 kalvinana baroka-klasikisma preĝejo konstruiĝis. En 1945 por Budapeŝto okazis gravaj bataloj, la vilaĝo ruiniĝis. En 1946 la ŝvaboj deportiĝis al Germanio, alvenis hungaraj rifuĝintoj el Ĉeĥoslovakio. En 1960 kolĥozo pri Paco formiĝis. Ekde 1987 karbonominejo funkcias.
La vilaĝo havas germanan kaj ciganan aŭtonomiojn.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Johano Baptisto de 1757
Famuloj
En Szár naskiĝis kuracisto György Romhányi.