Majarbo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
malmajuskligo |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 16: | Linio 16: | ||
[[Dosiero:Majarbadanco.jpeg|thumb|250px|right|''Danco ĉirkaŭ majoarbo an malnova Anglio'']]<br> |
[[Dosiero:Majarbadanco.jpeg|thumb|250px|right|''Danco ĉirkaŭ majoarbo an malnova Anglio'']]<br> |
||
[[Dosiero:Ochsenfurt 1930er Umzug Kinder.jpg|thumb|left| |
[[Dosiero:Ochsenfurt 1930er Umzug Kinder.jpg|thumb|left|250px|1930 en Germanio <!-- _Kinderumzug_ _mit_ Majarbo in [[_Ochsenfurt_]] in _den_ 1930-aj jaroj _Jahren_ -->]] |
||
[[Dosiero:Mittsommer-skansen.jpg|thumb|left| |
[[Dosiero:Mittsommer-skansen.jpg|thumb|left|250px|en Svedio]] |
||
<br clear=all> |
<br clear=all> |
||
Kiel registrite je 18:03, 15 jun. 2006
La monato antaŭ la somera solstico, monato majo en norda duonglobo, cititas far ĉiuj danc-historiistoj kiel tiu, kiu estigis plej da festoj.
La arbo: La majofesto kutime komenciĝis per elekto de arbo, kiun oni eknomis Majo, kaj kiu estontis la precipa ero de la festo; ĉirkaŭ ĝi plenumiĝis ĉiuj dancoj. Foje oni elektis arbon jam starantan kaj malplenan je branĉoj kaj folioj ĉemalsupre sed kun densa supro, foje oni plantis ĝin aŭ simple maston, kiun oni starigis meze de la placo de l' vilaĝo. Tiun oni ornamis pere de girlandoj, flagrubandoj, floroj, por homaĝi al ĝi. Kaj dum tuta monato oni aranĝis feston kaj dancadis ĉirkaŭ ĝi.
La festo: Arĥeologiistoj kaj folkloristoj opinias, ke temas pri unu de la plej malnovaj kaj praaj popolaj festoj. En la kelta kalendaro tiu periodo de jaro nomitis Beltime, kaj ofte opiniatas, ke la keltoj disvastigis tiun feston tra Eŭropo. Tiel oni festis la renaskiĝon de naturo post vintro. La arbo simbolis la spiriton de naturo, kiun oni homaĝis, kaj petis fekundecon por bona rikolto en la venonta somero.
Inter la romianoj tiu festo estis dediĉita je Venuso, kaj dancoj estis plenumitaj fare de la plej belaj fraŭlinoj de la vilaĝo, kovritaj per floroj homaĝe al Flora, romia diino de la floroj kaj patrino de printempo.
Alia danco kiun historiistoj pri folkloro renkontas en pluraj regionoj, konsistas el ĉirkaŭmasta plektado kaj malplektado de rubandoj ligitaj ĉe la mastoverto, plenumante ordigitajn dancmovojn. En Anglio oni elektis Lord kaj Lady ("Gelordojn", "Majstro" kaj "Majstrino") de majo, kaj la dancantoj ligis sonoriletojn ĉe siaj maleoloj kaj genuoj. Oni dancis la famajn tradiciajn anglajn dancojn Greensleves [GRINslivz] (tiu danco eldonitis en John Playford-a dancolernolibro de 1721, sed fakte konitas ekde 1596) kaj Sellenger's Round [SELenĝe(r)z raŭnd] (PLAYFORD 1670, konita ekde 1593), kio fakte signifas "St-Leger's Round" t.e. la cirklodanco de sanktulo Léger.
Vidu: James Frazer - Arnold VAN GENNEP
kaj ankaŭ: Liberarbo
Eksteraj ligiloj
greke http://www.jahreskreis.info/files/beltane.html greke http://www.travel-impressions.de/maibaum/maibaumaufstellen.htm greke http://www.garten-literatur.de/Kalender/1-5.htm greke http://www.ewetel.net/~hans-juergen.adams/html/maibaum.html Ŝablono:Aldonaj bildoj