Terra Australis: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
* [[Pedro Fernandes de Queirós]]
* [[Pedro Fernandes de Queirós]]
* ''[[Endeavour]]''


== Rimarko ==
== Rimarko ==

Kiel registrite je 23:53, 22 aŭg. 2016

Mondmapo de Mercator (1587) kun la supozata Terra Australis.

Terra Australis, aŭ pli kompleta Terra australis incognita (la Nekonata Sudlando), estas kontinento de kiu oni antaŭe pensis ke ĝi troviĝus sur la suda hemisfero. La termino datas el la tempo de Ptolemeo, kiu opiniis ke la Hinda Oceano estas ĉirkaŭita de tero, kaj metis Terra Australis je la suda rando.

Plipostaj kartografoj desegnis la landon en la sudo de la mondo, sed (multe) pli etendiĝante ol la hodiaŭa Antarkto, ĉefe en la suda Pacifiko. Interalie Nov-Zelando estis, post la malkovriĝo fare de Abel Tasman, vidata kiel parto de Terra Australis.

La mito de Terra Australis finiĝis per la vojaĝoj de James Cook, kiu dum sia unua vojaĝo ĉirkaŭis Nov-Zelandon kaj dum sia dua vojaĝo trakrozis diversajn oceanojn je alta suda largitudo. Per tio li pruvis ke eventuala suda kontinento ne povis situi je modera largitudo, sed nur en la polusa areo.

Post tio Terra Australis malaperis de la mapo, aŭ ĝi estis identigita kun la vere ekzistanta kontinento Aŭstralio.

Vidu ankaŭ

Rimarko