Ĥanuko: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Dato en 2016. |
La festo komencas je sunsubiro |
||
Linio 20: | Linio 20: | ||
Male al la aserto de kelkaj, ''Ĥanuka' '' ne iĝis la [[kristanismo|kristanisma]] [[Kristnasko]], kvankam tiu estas proksima tempe; la 25-a de decembro estis origine en [[mitraismo]] "la naskiĝtago de la nevenkita suno" (''dies natalis solis invicti''), kaj la kristana eklezio transformis tiun sunnaskon en kristnaskon. |
Male al la aserto de kelkaj, ''Ĥanuka' '' ne iĝis la [[kristanismo|kristanisma]] [[Kristnasko]], kvankam tiu estas proksima tempe; la 25-a de decembro estis origine en [[mitraismo]] "la naskiĝtago de la nevenkita suno" (''dies natalis solis invicti''), kaj la kristana eklezio transformis tiun sunnaskon en kristnaskon. |
||
La festo ''Ĥanuka '' |
La festo ''Ĥanuka ''okazos inter sunsubiro de la [[4-a de decembro|24-a de decembro]] de [[2016]] kaj sunsubiro de la [[1-a de januaro]] de [[2017]]. |
||
{{Judaj festoj}} |
{{Judaj festoj}} |
Kiel registrite je 02:19, 20 dec. 2016
Ĥanuka | |
---|---|
Bruligita ĥanukio la 7-an tagon de la festo.
| |
festotago • ĉiujara okazaĵo • festa aŭ feria tago | |
Oficiala nomo | hebree: חֲנֻכָּה |
Alia nomo | Festo de la lumoj |
Festata | en judaismo, de judoj |
Speco | Juda |
Signifo kaj senco | La makabeoj sukcese ekribelis kontraŭ Antioĥo la 4-a Epifano. La templo estis denove rekonsekrita kaj menoro mirakle brulis dum ok tagoj. |
Komenco | la 25-a tago de monato Kislevo |
Fino | la 2-a aŭ la 3-a tago de monato Teveto |
Kutimoj kaj tradicioj | Ĉiuvespere bruligado de ĥanukaj kandeloj. Kantado de ĥanukaj kantoj, kiel estas Ma'oz Cur. Recitado de halelo. Estas manĝataj solenaj manĝaĵoj kaj manĝaĵoj frititaj en oleo, kiel estas terpomaj plataĵoj (Potato pancake/latkes) kaj benjetoj. Estas ludata ludo kun turbo kaj estas donataj ĥanukaj donacoj. |
Koneksas kun | Purimo, kiel festo proklamita de rabenoj |
Ĥanuka (Lumfesto - חנוכה [ĥanuka'] en la hebrea lingvo kaj חנוכה [ĥani-ke] en la jida) estas juda festo celebrata post la 24-a de kislevo, (variaj tagoj en decembro). Ĝi estas nomata "la festo de lumoj", ĉar ĝi memorigas, kiam oleo por unu tago daŭris ok tagojn en la lampo (menora') de la Templo de Jerusalemo, laŭ la libroj pri la Makabeoj (troveblaj en la Septuaginto, sed ne en la hebrea Masora Biblio). Oni manĝas specialajn manĝaĵojn, ludas specialajn ludojn kaj lumigas specialan kandelaron. Kontraŭe al la sepkandela menora' , la ĥanuka-kandelaro havas naŭ kandelojn, po unu por ĉiuj el ok tagoj de la origina evento plus unu por bruligi la aliajn.
Male al la aserto de kelkaj, Ĥanuka' ne iĝis la kristanisma Kristnasko, kvankam tiu estas proksima tempe; la 25-a de decembro estis origine en mitraismo "la naskiĝtago de la nevenkita suno" (dies natalis solis invicti), kaj la kristana eklezio transformis tiun sunnaskon en kristnaskon.
La festo Ĥanuka okazos inter sunsubiro de la 24-a de decembro de 2016 kaj sunsubiro de la 1-a de januaro de 2017.
|