Jean-Georges Lefranc de Pompignan: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
{{vivtempo|1715|1790|Lefranc De Pompignan, Jeangeorges}}
{{vivtempo|1715|1790|Lefranc De Pompignan, Jeangeorges}}
[[Kategorio:Francaj episkopoj]]
[[Kategorio:Francaj episkopoj]]
[[Kategorio:Francaj ĉefepiskopoj]]
[[Kategorio:Francaj politikistoj]]
[[Kategorio:Francaj politikistoj]]

Kiel registrite je 22:02, 3 jan. 2017

Jean-Georges Lefranc de Pompignan

Jean-Georges LEFRANC DE POMPIGNAN (naskiĝis la 22-an de februaro 1715 en Montauban, mortis la 29-an de decembro 1790 en Parizo) estis franca episkopo kaj apologetikisto.

El familio de talara nobelaro, kaj frato de la poeto Jean-Jacques Lefranc de Pompignan, li estis nomumita episkopo de Puy en 1743 poste arkiepiskopo de Vienne ekde la 27-a de septembro 1774, kiam la reĝo kunigis la Abatejon de Saint-Chaffre al sia sidejo, ĝis 1789.

Deputito de la pastraro ĉe la Ĝeneralaj Statoj de 1789, Jean-Georges aliĝis al la Tria Stato, estis alvokita, la 4an de aŭgusto 1789, de Ludoviko la 16-a en sian konsilion, kiel ministro de la Feuille, poste prezidento de la Nacia Asembleo de Versajlo de la 4a ĝis la 19a de julio 1789.

Dum sia episkopa tempo, li polemikis kun la filozofoj, ĉefe kun Voltaire. Same li publikigis konfiskilon kontraŭ la eldono projektita de la verkoj de tiu verkisto. En 1747, li estis farinta la funebran predikon de la Daŭfeno kaj, en 1768, de la reĝino Maria Leszczyńska. Li estis elstare citita en les Enfans de Sodome à l’Assemblée de 1790.