Maria Leszczyńska
| Maria Leszczyńska | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Reĝedzino de Francio | |||||
| Persona informo | |||||
| Marie Leszczyńska | |||||
| Naskiĝo | 23-an de junio 1703 en Poznano | ||||
| Morto | 24-an de junio 1768 (65-jaraĝa) en Kastelo de Versailles | ||||
| Tombo | Baziliko de Saint-Denis | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Lingvoj | franca vd | ||||
| Ŝtataneco | Francio Respubliko de Ambaŭ Nacioj | ||||
| Subskribo | |||||
| Memorigilo | |||||
| Familio | |||||
| Dinastio | House of Leszczyński vd | ||||
| Patro | Stanislao la 1-a | ||||
| Patrino | Catherine Opalińska (en) | ||||
| Gefratoj | Anna Leszczyńska (en) | ||||
| Edz(in)o | Ludoviko la 15-a | ||||
| Infanoj | Ludovikino Elizabeto de Francio, Viktorino de Francio, Sofio de Francio, Terezo de Francio, Princess Louise Marie of France (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | verkisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maria LESZCZYŃSKA (naskiĝis la 23-an de junio 1703 en Trzebnica, Pollando, mortis la 24-an de junio 1768 en Versailles, Francio) estis reĝino de Francio kiel edzino de Ludoviko la 15-a. En Francio, ŝi estis konata sub la nomo Marie Leczinska. Ŝi estis la plej longdaŭra reĝedzino de Francio.
Deveno
[redakti | redakti fonton]Naskita Maria Karolina Zofia Felicja Leszczyńska h. Wieniawa, ŝi estis la dua filino de Stanisław Leszczyński kaj lia edzino Katarzyna Opalińska.
Geedziĝo
[redakti | redakti fonton]Maria estis sur la listo de 99 Eŭropaj princinoj edzinigeblaj kun la juna reĝo. La geedziĝo per perado okazis la 15-an de aŭgusto 1725 en Katedralo de Strasburgo, Ludoviko la 15-a estante reprezentita de sia kuzo Louis d'Orléans, Duko de Orléans. Maria havis proksiman rilaton kun siaj infanoj.
Infanoj
[redakti | redakti fonton]La 4-an de septembro 1725, ŝi edziniĝis kun Ludoviko la 15-a de Francio. Ili havis 11 infanojn:
- Louise Élisabeth de Francio (14 aŭgusto 1727 – 6 decembro 1759) edziniĝis kun Filipo, Duko de Parmo kaj havis infanon.
- Henriette de Francio (14 aŭgusto 1727 – 10 februaro 1752) mortis needziniĝinta.
- Louise de Francio (28 julio 1728 – 19 februaro 1733) mortis dum infanaĝo.
- Louis, Daŭfeno de Francio (4 septembro 1729 – 20 decembro 1765) edziĝis kun Infantino Maria Teresa Rafaela de Hispanio; havis infanon kaj edziĝis kun Marie Josèphe de Saksio kaj havis infanon.
- Philippe, Duko de Anjou (30 aŭgusto 1730 – 17 aprilo 1733) mortis dum infanaĝo.
- Marie Adélaïde de Francio (23 marto 1732 – 27 februaro 1800) mortis needziniĝinta.
- Victoire de Francio (11 majo 1733 – 7 junio 1799) mortis needziniĝinta.
- Sophie de Francio (17 julio 1734 – 3 marto 1782) mortis needziniĝinta.
- Mortnaskita infano (28 marto 1735 – 28 marto 1735).
- Thérèse de Francio (16 majo 1736 – 28 septembro 1744) mortis dum infanaĝo.
- Louise Marie de Francio (5 julio 1737 – 23 decembro 1787) estis religiulino.
Reĝino
[redakti | redakti fonton]Reĝino Maria neniam provis akiri politikan influon. Maria estis devota romkatoliko. Ŝi ankaŭ tre ŝatis muzikon kaj pentradon kaj estis protektanto de multaj artistoj. Maria mortis en Versailles la 24-an de junio 1768, ses jarojn antaŭ sia edzo. Ŝia familio sincere funebris ŝian morton. Ŝi estis entombigita en Baziliko de Saint-Denis, kaj ŝia koro estis deponita en preĝejo "Notre-Dame-de-Bonsecours" en Nancio (Loreno).
Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Marie Leszczyńska" en la simpla angla vikipedio (fonta versio 4986063). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |

