Jean-Jacques Lefranc de Pompignan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jean-Jacques Lefranc (aŭ Le Franc), markizo de Pompignan, kromnomita Lefranc de Pompignan, naskiĝinta en Montauban la 10an de aŭgusto 1709 kaj mortinta same en Pompignan la 1a de novembro 1784, estis franca poeto.

El familio de talara nobelaro, kaj frato de la episkopo Jean-Georges Lefranc de Pompignan, studis en Parizo ĉe la Gimnazio Louis-le-Grand kaj dediĉis sin al la kariero de juro.

Lia unua tragedio, Didon (1734) — ŝajne inspirita el Didon abandonnée (1724) de Metastasio — estis ludita en la Franca Komedio sukcese male al Adieux de Mars (1735) kaj kelkaj libretoj de opero kiuj venontis. Lefranc de Pompignan estis ĉefe lirika poeto. Lia Ode sur la mort de Jean-Baptiste Rousseau estas verko de granda nobeleco de inspiro. Krome kiel religiema homo, li serĉis la inspiron en la religiaj tekstoj, kiaj tiuj de sia amiko Louis Racine, kaj publikigis en 1751 kaj 1755 la du partojn de Poésies sacrées, inspiritaj de la Biblio. Li komponis ankaŭ pli malpezajn verkojn kiaj sia veturverko Voyage en Languedoc et en Provence, mikso de prozo kaj verso laŭ maniero de Chapelle kaj Bachaumont.

En 1759 li estis elektito por la Franca Akademio, sed li eraris en la akcepta diskurso ĉar ĉikanis al tiutempaj verkistoj kaj ĉefe al filozofoj multaj el kiuj estis voĉdoninta por li. Tiele okazis kampanjo kontraŭ li, ekzemple fare de Voltaire, tiele ke li retiriĝis al siaj bienoj por koncentriĝi en klasikaĵoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Didon (1734)
  • Les Adieux de Mars (1735)
  • Le Triomphe de l’harmonie (1737)
  • La Prière universelle, traduko de la angla de Pope (1740)
  • Voyage de Languedoc et de Provence (1745)
  • De Antiquitatibus Cadurcorum ad Academiam Cortonensem epistola (1746)
  • Amphion (1748), baleto
  • Léandre et Héro (1759), tragedio
  • Poésies sacrées (1751 kaj 1754)
  • Dissertation sur les biens nobles (1758)
  • Réponses aux ″quand″, aux ″si″, et aux ″pourquoi″ (1760)
  • Éloge historique de Mgr le duc de Bourgogne (1761)
  • Tragédies d’Eschyle (1770)
  • Discours philosophiques tirés des livres saints, avec des odes chrétiennes et philosophiques (1771)
  • Mélange de traductions de différents ouvrages grecs, latins et anglois sur des matières de politique, de littérature et d’histoire (1779)
  • Œuvres, 1784

Bbiliografio[redakti | redakti fonton]

  • Theodore Edward Daniel Braun, Un ennemi de Voltaire, Le Franc de Pompignan, Paris, Minard, 1972.
  • Guillaume Robichez, J.-J. Lefranc de Pompignan, un humaniste chrétien au siècle des Lumières, Paris, SEDES, 1987.
  • Lumières voilées, tekstoj de Le Franc de Pompignan prezentitaj de T.E.D. Braun kaj G. Robichez, Publications de l'Université de Saint-Étienne, 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]