Apeninoj: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Rdelre (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Rdelre (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 13: | Linio 13: | ||
== Nomo == |
== Nomo == |
||
La nomo estis jam uzita de la Romianoj (''Apenninus Mons'' aŭ ''Appenninus Mons''). |
|||
Verŝajne ĝi devenas de la [[Keltoj|kelta]] radiko ''pen(n)'' (monto), trovebla ankaŭ en la nomoj [[Peninaj Alpoj]] kaj [[Peninoj]] en [[Anglio]]. La Keltoj loĝis en Norditalio, do estas kredinde ke komence la nomo celis nur la nordan parton de Apeninoj. |
|||
== Geografio == |
== Geografio == |
Kiel registrite je 08:43, 4 jan. 2018
Apeninoj | ||
---|---|---|
Gran Sasso, la plej alta monto de Apeninoj.
| ||
montara sistemo | ||
La plej alta punkto | Gran Sasso (2 912 m) | |
Kontinento | Eŭropo | |
Situo | Italio San-Marino | |
La Montoj Apeninoj (Appennini ap:e'n:i:ni en la itala) estas montaro 1.200 km longa kiu situas el nordo al sudo de Italio laŭlonge de la tuta "botoforma" duoninsulo, kaj pli precize laŭ ties orientaj marbordaj regionoj, formante la ĉefan geografian akson de la itala duoninsulo.
Nomo
La nomo estis jam uzita de la Romianoj (Apenninus Mons aŭ Appenninus Mons).
Verŝajne ĝi devenas de la kelta radiko pen(n) (monto), trovebla ankaŭ en la nomoj Peninaj Alpoj kaj Peninoj en Anglio. La Keltoj loĝis en Norditalio, do estas kredinde ke komence la nomo celis nur la nordan parton de Apeninoj.
Geografio
La montoj estas plejparte kovritaj de arbaroj, kvankam flanko de ties plej alta pinto, la Gran Sasso, de 2.912 m estas parte kovrita en ties norda flanko de la plej suda glaĉero de Eŭropo ekde kiam fandiĝis la glaĉero de la Veleta, en Sierra Nevada, Hispanio, komence de la 20-a jarcento. La orientaj flankoj situas kontraŭ la Adriatiko estas krutaj, dum la okcidenta zono flankas kun ebenaĵoj kie situas plej parto de la italaj historiaj urboj.
Historio
Dum la Dua Mondmilito la germanoj uzis la Apeninojn kiel defenda baraĵo, kun la nomo de Gotika Linio. Ĝi estis atakita malsukcese en septembre de 1944.
Aliaj montaroj kun similaj nomoj
En la Luno estas Montoj Apeninoj, proksime de la Mare Imbrium kie Apollo 15 surluniĝis.