Lauwers: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Lauwers''' (laŭ la [[platgermana lingvo|platgermana]] dialekto de [[Groningen (provinco)|Groningen]] ''Laauwers''; dum antaŭaj jarcentoj ankaŭ [[germane]] ''Laubach'') estas rivero de 40 kilometroj da longeco en la nordo de [[Nederlando]].
'''Lauwers''' ([[groninge]]) ''Laauwers''; dum antaŭaj jarcentoj ankaŭ [[germane]] ''Laubach'') estas rivero de 40 kilometroj da longeco en la nordo de [[Nederlando]].


== Rivera vojo ==
== Rivera vojo ==

Kiel registrite je 19:39, 10 feb. 2019

Lauwers (groninge) Laauwers; dum antaŭaj jarcentoj ankaŭ germane Laubach) estas rivero de 40 kilometroj da longeco en la nordo de Nederlando.

Rivera vojo

rivera vojo en Nederlando

La fonto de la rivero situas proksime de la vilaĝo Surhuisterveen (okcidentfrise Surhústerfean) en la nederlanda provinco Frislando. Post malmultaj kilometroj la rivero konsistigas la limon inter la provincoj Frislando kaj Groningen kaj direktiĝas norden. Apud Gerkesklooster/Stroobos ĝi krucas la kanalojn Prinses-Margriet kaj Van Starkenborgh. Fine ĝi enfluas la golfon Lauwersmeer de la Norda Maro – inter la okcidentfrisaj insuloj Schiermonnikoog kaj Rottumeroog/Rottumerplaat. La mara valo inter tiuj insuloj konsidereblas kiel plilongigo de la rivero Lauwers kaj havas la saman nomon.

Historia signifo

La rivero konsideratas la historia limo inter la okcidenta kaj orienta Frislando. Tiel ekzemple jam dum la 8-a jarcento en la latinlingva frisa leĝaro "Lex Frisionum" difrenciĝas la Frislandoj okcidente kaj oriente de la rivero Lauwers. Paralele la rivero iĝis la limo inter la okcidentfrisa kaj orientfrisa lingvoj. Ankoraŭ hodiaŭ la akvovojo dividas la provincojn Frislando kaj Groningen, kvankam en Groningen oni delonge ne plu parolas variaĵon de la frisa lingvo (la orientfrisa lingvo restis viva nur pli oriente, per la dialekto saterfrisa lingvo en la germana komunumo Saterland), sed dialekton de la platgermana lingvo.