Christopher Smart: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
LiMr (diskuto | kontribuoj) +Informkesto, ... |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) e +Bibliotekoj per AWB |
||
Linio 10: | Linio 10: | ||
{{Commonscat}} |
{{Commonscat}} |
||
{{Bibliotekoj}} |
|||
{{DEFAŬLTORDIGO:Smart, Christopher}} |
{{DEFAŬLTORDIGO:Smart, Christopher}} |
||
Kiel registrite je 19:45, 9 mar. 2019
Christopher Smart | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Mary Midnight |
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1722 en Shipbourne, Reĝlando de Granda Britio |
Morto | 21-an de majo 1771 (49-jaraĝa) en Londono, Reĝlando de Granda Britio |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio |
Alma mater | Kolegio Pembroke • Durham School • Maidstone Grammar School |
Okupo | |
Okupo | verkisto • teatra aktoro • komponisto • himnoverkisto • verkisto de porinfana literaturo • redaktisto |
Christopher SMART (n. la 11-an de aprilo 1722 – m. la 21-an de majo 1771), konata ankaŭ kiel "Kit Smart", "Kitty Smart", "Jack Smart", aŭ laŭ siaj plumnomoj "Mrs. Mary Midnight" ("S-ino Maria Akuŝistino") kaj Ebenezer Pentweazle ("Eben-ecer Mustelkaptita") estis angla poeto, kiu gajnis reputacion kiel frenezulo kiam lia bopatro, la eldonisto John Newbery, enkarcerigis lin en mensmalsanulejo (St. Luke's) dum pluraj jaroj. Li estis amiko i.a. de Samuel Johnson kaj Henry Fielding.[1]
Dum la vivo Smart estis konata ĉefe kiel satira kaj polemika poeto, sed nuntempe lia reputacio baziĝas ĉefe sur du religiecaj poemoj, A Song to David ("Kanto al Davido") kaj Jubilate Agno, ambaŭ almenaŭ parte verkitaj dum lia enhospitaleco. Jubilate Agno restis neeldonita ĝis 1939, kaj ĝia eldoniĝo forte revivigis lian famecon, interalie pro muzikigita versio de Benjamin Britten. Li verkis ankaŭ porinfanajn verkojn kaj himnojn, kaj tradukis interalie la psalmaron. Krom la beletraj kaj religiaj motivoj, liaj poemoj temas ankaŭ pri liaj teorioj pri la naturo kaj lia apogo al angla naciismo.
Citaĵoj
- ↑ Mounsey 2001 p. 281