Jules Verstraeten: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 21: | Linio 21: | ||
==Bildaro== |
==Bildaro== |
||
<Gallery> |
<Gallery> |
||
Dosiero:1945 Jules Verstraeten (1915-2007).jpeg|Proksimume en 1945. |
Dosiero:1945 Jules Verstraeten (1915-2007).jpeg|Proksimume en 1945|FelixArchief, arĥivaĵo, 2233#290. |
||
Dosiero:1960 UK Bruselo.jpg|Loka Kongresa Komitato; UK de Esperanto 1960, Bruselo. |
Dosiero:1960 UK Bruselo.jpg|Loka Kongresa Komitato; UK de Esperanto 1960, Bruselo. |
||
Dosiero:1965 Belgaj esperantistoj.jpeg|Kvar estraranoj (ĉirkaŭ 1965) : Jules Verstraeten, [[Pol Denoël]], René Jacobs, [[Karel Poupeye]]. <ref> Feliks-Arĥivo. [[FelixArchief]], Antverpeno, arĥivaĵo 2233-317, 1 foto </ref> |
Dosiero:1965 Belgaj esperantistoj.jpeg|Kvar estraranoj (ĉirkaŭ 1965) : Jules Verstraeten, [[Pol Denoël]], René Jacobs, [[Karel Poupeye]]. <ref> Feliks-Arĥivo. [[FelixArchief]], Antverpeno, arĥivaĵo 2233-317, 1 foto </ref> |
Kiel registrite je 10:11, 19 maj. 2019
Jules Verstraeten | |
---|---|
Esperanto-aktivulo Esperanto-aktivulo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1915 en Antverpeno |
Morto | 2007 en Antverpeno |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
Nacieco | belgo (flandro) |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • komercisto |
Jules VERSTRAETEN [ĵil verstrate] (naskiĝis la 22-an de januaro 1915, mortis la 17-an de septembro 2007) estis flandra esperantisto. Li lernis Esperanton, kiam li estis militkaptito en Aŭstrio dum la dua mondmilito. Ekaktivis en la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo en 1950 kiel sekretario, kaj en la Reĝa Belga Ligo Esperantista kiel administranto. En 1957 li ricevis la arĝentan medalon Pro merito de la antverpena Esperanto-grupo. Li estis LKK-ano de la 45-a UK en Bruselo en 1960 kaj vicprezidanto de la nova Belga Esperanto-Federacio ekde ĝia fondiĝo en 1960, redaktoro-respondeculo de la antverpena revuo Esperanto-novaĵoj de 1963 ĝis decembro 1979. Verstraeten estis prezidanto de la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo en 1969 kaj 1970, kiam li iĝis honora prezidanto de la grupo.
En 1982 Jules Verstraeten verkis la historion de la Esperanto-grupo, kiu eldoniĝis sub la titolo Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1957-1982.
Pro liaj multegaj meritoj en la Esperanto-movado kaj precipe en Antverpeno, oni honore al li starigis fonduson por la subtenado kaj plibeligado de la Esperanto-domo de Antverpeno. En Codji, Benino, estis inaŭgurita Lernejo Jules Verstraeten kiel esprimo de danko pro lia multjara financa subteno.
Bildaro
-
FelixArchief, arĥivaĵo, 2233#290.
-
Loka Kongresa Komitato; UK de Esperanto 1960, Bruselo.
-
Jules Verstraeten dum prelego en 1977.
Referencoj
- ↑ Feliks-Arĥivo. FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-317, 1 foto