Karintio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 90: Linio 90:
* [[Manuskriptoj de Freising]]
* [[Manuskriptoj de Freising]]
* [[Arnulf de Karintio]]
* [[Arnulf de Karintio]]
* [[Kärntner Grenzruf]], partiorgano nacisocialisma inter 1939 kaj 1945
* [[Henriko de Karintio]]
* [[Henriko de Karintio]]
* [[Jörg Haider]]
* [[Jörg Haider]]

Kiel registrite je 06:55, 7 jun. 2019

Karintio, germane Kärnten [kernt.n], slovene Koroška [koroŝka], estas la plej suda kaj la plej suna federacia lando de Aŭstrio.

Okcidente troviĝas la limo al Orienta Tirolo, norde kaj nord-oriente al Salzburg kaj al Stirio kaj sude al Slovenio kaj Italio kie situas en alteco de 1 509 m la tri landa punkto nomata Trilandangulo. En baseno inter la Centraj Alpoj norde kaj la Karnaj Alpoj kaj la Karavankoj sude troviĝas la du plej gravaj urboj Klaŭdiforumo kaj Villach (prononcu: Fil'aĥ). Inter tiuj troviĝas la lago Wörthersee. Kune kun multaj aliaj lagoj (Weissensee ekzemple) ĝi estas la centro de la somera turismo.

Ĉar 20 % de la enloĝantaro laboras en turismo, ekzistas granda sezona ŝanĝiĝo de la senlaboreco.

La plej grava rivero de Karintio estas la Dravo. La Dravaj elektraj centraloj produktas 12 % de la elektro por tuta Aŭstrio.

En la suda parto de Karintio vivas la popolgrupo de la Karintiaj slovenoj (proksimume 15 000 anoj) kiel agnoskita minoritato. La diskuto pri la popolgrupaj rajtoj (dulingvaj lernejoj, dulingvaj urboŝildoj) estas tre emocie gvidata.

Adiministra divido

La lando dividiĝas al ok distriktoj:

kaj al du eksterdistriktaj urboj:

Vidu ankaŭ