Tarashankar Bandyopadhyaya: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB
Linio 9: Linio 9:




{{Unua}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Bandyopadhyaya, Tarashankar}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Bandyopadhyaya, Tarashankar}}



Kiel registrite je 17:14, 2 jul. 2019

Tarashankar BANDYOPADHYAYA [taraŝankar bandjopadhjaja] (naskiĝis la 23-an de julio 1898 en Labpur, Birbhum, Okcident-Bengalo, Barato; mortis la 14-an de septembro 1971 en Kolkato, Okcident-Bengalo) estis ĉefe romanisto kaj novelisto en la bengala lingvo.

En siaj ĉ. 130 libroj, li esploris la temojn de konflikto inter la tradicio kaj la moderna epoko, la ŝanĝiĝantaj kamparaj kondiĉoj barataj dum la fruaj jardekoj de la 20-a jarcento, konflikto inter hinduaj kaj islamanaj komunumoj, la milito, la malsatego, kaj la sociaj malegalecoj. Liaj verkoj iĝis kaj iĝas la bazo de pluraj filmoj kaj televidserioj: lia novelo “Ĝalsaghar” (La muziksalono, 1932), ekzemple, estis la bazo de filmo (1958) de la sama titolo de Satyajit Ray satjaĝit re.

Pro sia romano Ganadevata (La voĉo de popolodio, 1942) li gajnis en 1966 la premion Gjanpith, la plej prestiĝa belarta premio de la barata registaro. Li verkis sekvaĵon, Panĉagram (Kvin vilaĝoj, 1943). Krom tiuj du konataj romanoj, en 1952 li verkis la romanon Arogja Niketan (La kuracejo, 1952) pro kiu li gajnis en 1955 belartan premion starigita memore de Rabindranath Tagore.

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.