Topaz: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
RG72 (diskuto | kontribuoj) |
Moldur (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 58: | Linio 58: | ||
[[Kategorio:Britaj filmoj]] |
[[Kategorio:Britaj filmoj]] |
||
[[Kategorio:Filmoj aperintaj en 1969]] |
[[Kategorio:Filmoj aperintaj en 1969]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Trileraj filmoj]] |
||
[[Kategorio:Kubo en filmoj]] |
[[Kategorio:Kubo en filmoj]] |
||
[[Kategorio:Malvarma milito en filmoj]] |
[[Kategorio:Malvarma milito en filmoj]] |
Kiel registrite je 07:15, 20 apr. 2020
Topaz | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Topaz |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 19 dec. 1969, 1969 |
Ĝenro | krimfilmo, filmo bazita sur romano, politika suspensa filmo |
Kameraado | Jack Hildyard |
Reĝisoro(j) | Alfred Hitchcock |
Produktisto(j) | Alfred Hitchcock |
Scenaro | Samuel A. Taylor • Leon Uris |
Loko de rakonto | Danio |
Muziko de | Maurice Jarre |
Rolantoj | Frederick Stafford • Dany Robin • John Vernon • Karin Dor • Michel Piccoli • Philippe Noiret • Claude Jade • Roscoe Lee Browne • John Forsythe • Carlos Rivas • Sándor Szabó • Ann Doran • Fidel Castro • Che Guevara • Michel Subor • Tina Hedström • Roberto Contreras • John van Dreelen • Carlos Rivas • Sonja Kolthoff • Alfred Hitchcock • Ben Wright • Gregory Gaye • Edmon Ryan • Abel Fernandez • Lew Brown |
Produktinta firmao | Universal Studios |
Honorigoj | National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Topaz estas filmo reĝisorita de Alfred Hitchcock en 1969. La gvidlibro estis de Samuel Taylor kaj la aktoroj estis jenaj:
- Frederick STAFFORD
- Dany ROBIN
- Claude Jade
- Michel Piccoli
- Philippe Noiret
- Michel SUBOR
- Karin DOR
Historio
(Averto: tiu sekcio enhavas detalojn pri la historio nekonindaj por tiuj kiuj volas vidi la filmon kaj ankoraŭ nek vidis ĝin, nek legis la libron nek konas la historion. Tiuj iru al la sekvanta sekcio.)
KGB-oficiro Boris Kusenov (Per-Axel Arosenius), dizertas al Usono kun la edzino kaj la filino. La dizertulo havas informon pri traktato inter Sovetunio kaj Kubo; kaj pri la ekzisto de "talpo" ene de la franca spionaro (reto Topaz). La agento Nordstrom (John Forsythe) de la CIA petas helpon de sia amiko, la franca agento André Devereaŭ (Frederick Stafford) kiu akompanas sian filinon Michèle (Claude Jade) en ŝia mielmonato kun François Picard (Michel Subor).
Post ricevi pruvojn de la kuba oficiro Rico Parra (John Vernon), Devereaŭ flugas al Kubo kie li renkontiĝas kun sia amantino Juanita de Cordoba (Karin Dor), kontraŭkastrisma spionino rilata al Parra. Parra malkovras tion kaj mortigas ŝin. Ĉio ĉi okazas dum la Karibia krizo kaj la ĉefa spiona celo estas la sovetiaj nukleaj misiloj en Kubo.
Devereaŭ revenas al Parizo, dum lia edzino Nicole (Dany Robin) perfidas kaj kokras lin kun la estro de "Topaz", Jacques Granville (Michel Piccoli). François daŭrigas enketadon kaj intervjuas la oficiron de la OTAN Henri Jarre (Philippe Noiret), kiu baldaŭ pereas. Malmulte poste François montras al Michele kaj ties gepatroj desegnon de Jarre. Nicole konfesas, ke ŝi konas lin kaj ke Grantville estas la estro de Topaz.
Komentarioj
La historio enradikiĝas en la epoko kaj kunteksto de la Malvarma Milito kaj kompreneble en filmo produktita inter britoj, usonanoj kaj francoj, la bonuloj estas la kontraŭsovetaj kaj la malboneguloj estas la sovetoj kaj ties amikoj (perfiduloj).
La filmo estas bazita sur la romano de Leon Uris.
Kiel en aliaj liaj filmoj, Hitchcock aperas kiel preterpasanto, en tiu ĉi filmo en la flughaveno kun virino kiu transportas lin en rulseĝo. Hitchcock vidas konatulon kaj staras por saluti lin.
Eksteraj ligiloj
- Stanislavo Belov (2020-01-02) “Topazo” — spiona dramo pri amo, perfido kaj Kubo (esperante). Blogger. Alirita 2020-01-02. (recenzo pri la filmo)