Ĉefeĉ-ŝlosilo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Marcos (diskuto | kontribuoj) en moderna Esperanto "kara" ne plu estas uzata por "multekosta" |
|||
Linio 2: | Linio 2: | ||
[[Dosiero:Ŝlosilo.svg|thumb|Bildo de ŝlosilo uzata por la kovriloj de Esperanto-ŝlosiloj]] |
[[Dosiero:Ŝlosilo.svg|thumb|Bildo de ŝlosilo uzata por la kovriloj de Esperanto-ŝlosiloj]] |
||
[[File:Ŝlosiloj.jpg|eta|upright|Gvidlibroj pri Esperanto]] |
[[File:Ŝlosiloj.jpg|eta|upright|Gvidlibroj pri Esperanto]] |
||
'''Ŝlosilo de Esperanto''' aŭ sinonime '''Ĉefeĉ-ŝlosilo''' estas miniatur-formata, malpeza kaj |
'''Ŝlosilo de Esperanto''' aŭ sinonime '''Ĉefeĉ-ŝlosilo''' estas miniatur-formata, malpeza kaj malmultekosta informilo broŝura pri [[Esperanto]], aldonebla al letero, kun konciza gramatiko kaj vortaro nacilingva-Esperanto. |
||
== Historio == |
== Historio == |
Kiel registrite je 22:44, 17 jan. 2021
Ŝlosilo de Esperanto aŭ sinonime Ĉefeĉ-ŝlosilo estas miniatur-formata, malpeza kaj malmultekosta informilo broŝura pri Esperanto, aldonebla al letero, kun konciza gramatiko kaj vortaro nacilingva-Esperanto.
Historio
Tiajn "Ŝlosilojn" inventis la germana propagandisto Herbert F. Höveler en 1905. La origina ideo estis, ke esperantisto skribas al iu en lando, kies lingvon li ne komprenas. Li skribu en Esperanto, kaj aldonu la ŝlosilon. Tiu ideo varbis al la Esperanto-movado pionirojn en multaj lokoj. Laŭ la angla elparolo de la nomaj komencliteroj "H.F.H." de Höveler, kiu estis unu el la eldonintoj, oni nomis tiujn libretojn „Ĉefeĉ“-„ŝlosiloj“ (laŭ UEA-Jarlibro 1930, p. 45). La ŝlosiloj ludis gravan rolon precipe antaŭ la unua mondmilito. En la intermilita epoko plenumis gravan servon ĉefe la ŝlosiloj en malgrandaj, ekzotaj lingvoj, kies E-a ŝlosilo ofte estas la unua serioza pionira paŝo.
Enhavo
La ŝlosiloj enhavas la mallongan gramatikon kaj vortaron nacilingvan → Esperantan, kaj la aranĝo kaj aspekto de la libretoj estas similaj; tamen estas iel diferencaj antaŭaĵoj kiaj el 1916 en la nederlanda samformata poŝlibro sed nur vortara. La aperigon de la ŝlosiloj prizorgis de 1925 Internacia Centra Komitato (ICK), en 1933 UEA. Laŭ la normo de ICK ĝis 1933 ekzistis ŝlosiloj en 26 lingvoj. Kelkaj ŝlosiloj presiĝis en multnombraj ekzempleroj, ekz. la sveda ĝis 1933 en 140 miloj (vd. la kajerojn de la Oficiala Dokumentaro).
Referencoj
- 1974: Ivo Lapenna (red.) k.a., Esperanto en Perspektivo. London; Rotterdam 1974, p. 67.
- 1997: LeV [ps.]. «Ŝlosiloj al la ponto inter popoloj». En: Monato, 18-a jaro 1997, n-ro 10 (okt.), p. 18.