Giordano Bruno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: ku:Giordano Bruno Modifying: scn:Giordanu Brunu
Neniu resumo de redakto
Linio 24: Linio 24:


[[Kategorio:Filozofoj|Bruno, Giordano]]
[[Kategorio:Filozofoj|Bruno, Giordano]]
[[Kategorio:Italaj filozofoj|Bruno, Giordano]]
[[Kategorio:Astrologoj|Bruno, Giordano]]
[[Kategorio:Astrologoj|Bruno, Giordano]]
[[Kategorio:Herezuloj|Bruno, Geordano]]
[[Kategorio:Herezuloj|Bruno, Geordano]]

Kiel registrite je 20:14, 24 nov. 2006

Giordano BRUNO [ĝorDAno BRUno], naskita en 1548 en Nola (Italio), ekzekutita kiel herezulo je la 17-a de februaro 1600 en Romo, estis itala monaĥo kaj filozofo.

Bruno, baptita je la nomo Filippo, post studado en Napolo en 1565 aniĝis en la ordeno de la dominikanoj kaj alprenas la ordenan nomon Giordano.

Li interesiĝis pri la teorio de Koperniko pri la suncentreco de la universo kaj pluevoluigis ĝin. Interalie li asertis, ke steloj estas similaj al la Suno. Liaj opinioj estis kontraŭ la dogmoj de la kristanismo, kaj ĉar li ne emis al diplomateco, li renkontis multe da rezisto kaj malamikeco.

Je la 22-a de majo 1592 la inkvizicio arestis lin; post severa pridemandado li reprenis siajn teoriojn. Tamen oni en 1593 transportis lin al Romo kaj malliberigis lin en la papa Kastelo de la Anĝeloj. Sep jarojn li malliberis, dum oni preparis proceson kontraŭ li.

Je la 8-a de januaro 1600 li estis ekskomunikita kaj kondamnita al morto sur ŝtiparo, precipe ĉar li ne akceptis la personan kaj triunuan dion de katolikismo kaj la plenan homecon de Jesuo Kristo. Bruno komentis la verdikton per "kun pli da timo vi proklamas la verdikton, ol mi ĝin akceptas".

Bruno estis torturata kaj je la 17-a de februaro 1600 ŝtiparumita sur placo Campo dei Fiori. Liaj verkoj eniris la indekson de malpermesitaj libroj kaj tie restis ĝis 1965 (nuligo de la indekso).

400 jarojn post lia ekzekuto la katolika eklezio, pere de papo Johano Paŭlo la 2-a, oficiale esprimis "profundan doloron" kaj konfesis, ke ĝi eraris kondamnante Brunon al morto.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.giordanobruno.it greke http://www.giordanobruno.info greke http://www.antroposmoderno.com/antro-version-imprimir.php?id_articulo=78 greke http://www.consciencia.org/moderna/bruno.shtml greke http://www.intratext.com/Catalogo/Autori/AUT52.HTM