Alberto Breccia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberto Breccia
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1919 (1919-04-15)
en Montevideo
Morto 10-an de novembro 1993 (1993-11-10) (74-jaraĝa)
en Bonaero
Lingvoj hispana
Ŝtataneco ArgentinoUrugvajo
Subskribo Alberto Breccia
Familio
Infanoj Cristina Breccia • Enrique Breccia • Patricia Breccia
Okupo
Okupo bildliteraturisto • desegnisto de bildrakonto • comics creator • ilustristo
vdr
Breccia laboranta por desegno, uzante modelon por reprezenti fidele scenon.

Alberto BRECCIA [BREĉja] (Montevideo, 15-a de aprilo de 1919 - Bonaero, 10-a de novembro de 1993) estis urugvaja bildliteraturisto, kiu faris sian karieron en Argentino.[1][2][3] Liaj plej gravaj verkoj estas Sherlock Time, Ernie Pike, Mort Cinder, Vida del Che Guevara kaj readaptaĵo de El Eternauta, ĉiuj kun scenaroj de Hector Germán Oesterheld, same kiel Perramus kun scenaro de Juan Sasturain. Oni konsideras lin unu el la plej gravaj reprezentantoj de la bildliteraturo en Argentino kaj unu el la ĉefaj ikonoj de la tutmonda bildliteraturo.

Li kunlaboris en la komenco de la kariero de sia filo la same bildliteraturisto Enrique Breccia.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Szymanczyk, Oscar (2014). «Alberto Breccia». Historia de la historietas en Argentina. Buenos Aires: Dunken. p. 122. ISBN 978-987-02-7213-7.
  2. Casas, Narciso (2014). «Argentina». Historia y Análisis de los Personajes en el Cómic. Zaragoza: Edlibrix. p. 70. ISBN 9788468661551.
  3. «Alberto Breccia». [1] Konsultita la 14a de januaro 2017.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sasturain, Juan: "Alberto Breccia. Cinco décadas y sus personajes", en C0&C0, 10 (diciembre de 1993); pp. 86–90.
  • Sasturain, Juan: "Breccia el viejo" Colihue. (02a de junio de 2014)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]