Elizabeto (patrino de Johano la Baptisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elizabeto
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Evangelio laŭ Luko
Evangelio laŭ Jakobo
Informoj
Sekso ina
Edzo/Edzino Zeĥarja
Infanoj Johano la Baptisto • Johano filo de Zeĥarja
vdr
Elizabeto kaj Maria pentraĵo de Domenico Ghirlandaio en 1491

ElizabetoIzabelo, nomata pro la prapatrino Eliŝeba/Eliŝeva, edzino de Arono, estis la patrino de Johano la Baptisto, kiu estante malfekunda povis naski filon kiu poste estis profeto kaj predikanto kiu anoncis la mision de Jesuo Kristo, lia kuzo.

Laŭ rakonto de la Biblio, la Anĝelo Gabrielo prezentiĝis antaŭ ŝia edzo Zeĥarja anoncante al li ke la petoj pri filo estis aŭskultitaj de Dio. Ĉar ili estas tre aĝaj, Zeĥarja ne kredis la vortojn de la anĝelo kaj ektimis. Iom poste Elizabeto gravediĝis sed kaŝis tion antaŭ la okuloj de la aliaj pro honto. La anĝelo ankaŭ anoncis tiun novaĵon al Maria kaj ŝi tuj iris kaj helpis ŝin dum tri monatoj.

Pli ekzakta parenca rilato[redakti | redakti fonton]

La mezepoka latina verkaĵo Ora legendo (Legenda aurea) pri la ekzakta parenca rilato inter Elizabeto kaj Maria respektive Johano kaj Jesuo klarigas, ke Susana kaj Isaŝar havis du filinojn, Esmeria kaj Anna, la filino de Emeria estis Elizabeto/Eliŝeva kaj la filino de Anna estis Maria, kaj iliaj filoj estis respektive Johano (laŭ la legendo ekzakte duonjaron pli aĝa ol Jesuo) kaj Jesuo.