Encefalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jen homa cerbo kies cerbeto estas kolorigita viole.

Encefalo (greke ἐγκέφαλον enkefalon, laŭvorte "en la kapo", el εν en, ‘ene de’, kaj κεφαλή kefalé, ‘kapo’;) estas la tuto da organoj, kiujn enfermas la kranio de la vertebruloj.[1] Pri homoj la terminoj cerbo kaj encefalo estas ofte konsiderataj sinonimoj. Alivorte ĝi estas la parto de la centro de la nerva sistemo de la vertebruloj kiu estas inkludita ene de la kranio (kiu zorgas fakte pri la protekto de la encefalo). Dum la embria stadio ĝi estas komponita de tri partoj: nome antaŭcerbo, mezcerbo kaj rombcerbo; dum la adolta stadio ĝi estas komponita de kvin partoj: nome la telencefalo, tre evoluinta ĉe la mamuloj kaj precipe ĉe la homo (cerebraj hemisferoj), la diencefalo (talamo, pineala glando, hipofizo, opta nervo kaj retino), la mezencefalo (kolikloj, cerebraj pedunkloj), la metencefalo (cerebelo) kaj la mjelencefalo (mjela bulbo).

Estas la centro de kontrolo de la movoj, de la dormo, de la malsato, de la soifo kaj de preskaŭ ĉiu porviva aktiveco necesa por la survivafo. Ĉiuj homaj emocioj, kiel amo, malamo, timo, kolero, ĝojo kaj tristo, estas kontrolitaj de la encefalo. Ĝi zorgas ankaŭ pri la ricevo kaj interpreto de la multnombraj signaloj, kiuj alvenas el la organismo kaj el la ekstero.

La inflamo de la encefalo nomatas encefalito.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV Alirita la 4an de Aŭgusto 2021.