Eolo (praulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eolo
rolulo de helena mitologio • legendary progenitor
Informoj
Sekso vira
Patro Heleno
Patrino Orseis
Gefratoj KsutoDoro
Edzo/Edzino Enareto • Iphis • Laodice
Kunulo Aegiale
Infanoj Arna • SizifoAtamantoPerieroKreteoDeiono • Canace • Alkiono • Pisidice • Perimede • Calyce • SalmoneoMagno • Mimas • Makedon • Cercaphus • Tanagra
vdr

Eolo de Eolio (antikve-greke Αἴολος ὁ Αἰολικός, Aíolos ho Aiolikós [a͜ɪ́olos]) estas, en la Helena mitologio, filo de Heleno kaj la nimfo Orseida, la prapatro de la eolianoj, unu el la praaj "triboj"de la helenoj (grekoj). Liaj fratoj estas Doro kaj Ksuto.

Kiam Heleno disdividis sian regnon inter siaj tri filoj, Eolo ekloĝis en Tesalio. Kiel tiea reĝo kun Enareta, filino de Deimaĥo, li fariĝis patro de sennombraj gefiloj. Konataj estas elinter ili: la filoj Sizifo, Kreteo, Atamaso, Salmoneo, Dejono, Magneso, Periero kaj Makareo kaj la filinoj Kanaka, Alkiona, Pejzidika, Kalika kaj Perimela. Inter lia posta idaro estas ankaŭ Odiseo, konata el la epopeo Odiseado de Homero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ la Dion de la ventoj: Eolo.