Fortnite

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fortnite

Disvolvo Epic Games
Eldoninto Epic Games
Distribuo Epic Games Store
Muziko Rom Di Prisco
Platformo Vindozo
PlayStation 4
Nintendo Switch
Xbox One
macOS
iOS
iPadOS
Android
Ĝenro kooperativa preterviva ludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko Parental Guidance Recommended
ESRB-klasifiko Teen (Adoleskuloj)
vdr

Fortnite - proksimuma prononco [FORTnajt], mallonge por angle "fortune night", "fortuna nokto" - estas interreta videoludo disvolvita de la usona firmo Epic Games en Raleigh (Norda Karolino) kaj publikigita en 2017 (tutmonde krom en Ĉinio). Ĝi estas havebla en tri distingaj ludreĝimaj versioj, kiuj alie dividas la saman ĝeneralan ludan ideon: Fortnite: Savu la Mondon (angle save the world), kooperativa preterviva ludo por ĝis kvar ludantoj batalantaj kontraŭ zombioj, sorĉe vekitaj mortintoj kaj defendantaj objektojn per konstrueblaj fortikaĵoj; Fortnite - reĝa batalo (angle battle royale), senpaga interbatala ludo kie ĝis 100 ludantoj batalas por esti la lasta homo preterviva, kaj Fortnite kreema (angle creative), kie ludantoj ricevas kompletan liberecon krei mondojn kaj batalajn arenojn. La unuaj du ludaj reĝimoj estis publikigitaj en 2017 kaj kreema estis publikigita la 6-an de decembro 2018. Save the World estas havebla nur por Vindozo, macOS, PlayStation 4, kaj Xbox One, dum Battle Royale kaj Creative liberigis por tiuj platformoj kaj aldone por aparatoj de la sistemoj Nintendo Switch, iOS kaj Android.

Ĉiuj tri ludoj iĝis sukceso, sed el ili Fortnite Battle Royale fariĝis escepta sukcesego, tirante pli ol 125 milionojn da ludantoj en malpli ol unu jaro kaj enspezante centojn da milionoj da dolaroj monate. De tiam ĝi fariĝis tutmonda kultura fenomeno, aparte ŝatata inter adoleskuloj inter 12 kaj 21 jaroj.

alivestitaj ŝatantoj de la ludo en San Diego 2019


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]