Imre Dambrovszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Dambrovszky
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1869 (1869-11-23)
en Nitro
Morto 5-an de februaro 1945 (1945-02-05) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Imre Dambrovszky [dambrovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dambrovszky Imre estis hungara pastro, kanoniko, abato, juristo, profesoro, instruisto.

Imre Dambrovszky [1] Arkivigite je 2016-05-09 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 23-an de novembro 1869 en Hungara reĝlando en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio). Li mortis la 5-an de februaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Dambrovszky frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis teologion en la ĉefepiskopa akademio en Eger, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li pastriĝis en 1892, poste li instruis en diversaj komunumoj de la lando. En 1904 li ekinstruis en la menciita akademio, kie li atingis la instruajn rangojn eksterordinara profesoro en 1910, ordinara profesoro en 1923. Li estis nomumita ankaŭ privata profesoro en Scienca Universitato Péter Pázmány. En 1928 li ekinstruis kiel publika ordinara profesoro en Reĝa Universitato Erzsébet, kie li estis dekano en la studjaro 1933, rektoro en 1936, katedrestro inter 1935–1940. Li pensiuliĝis en 1940, sed li pli frue ricevis la ekleziajn titolojn kanoniko kaj titulara abato. Li mortis pro bombardado de Budapeŝto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Szabályrendeleti jog (1922)

Fontoj[redakti | redakti fonton]