István Beythe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Beythe
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1531 (1531-11-30)
en Güssing
Morto 3-an de majo 1612 (1612-05-03) (80-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Infano András Beythe
Okupo
Okupo pastro
vdr

István Beythe [iŝtvAn bejte], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beythe István estis hungara pastro, episkopo, botanikisto, instruisto, eklezia verkisto. Lia nobela antaŭnomo estis kői. Lia familia nomo foje erare aperis en formoj Bőite, Bőithe, Böythe, Beothe, Baite, Beite, Bejthe kaj Beithe.

István Beythe [1] naskiĝis en 1532. Li mortis la 3-an de majo 1612 en Hungara reĝlando en Németújvár (nuntempa Güssing en Aŭstrio),

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Beythe estis instruisto ekde 1559 laŭvice en Alsólendva kaj Sárvár. En 1565 li revenis al Alsólendva por esti kalvinana pastro, en 1574 li estis pastro en Sopron, kie li konatiĝis pri la luteranismo. En 1576 li estis pastro en grafa familio en Németújvár ĝis sia morto. En 1582 li helpis al la vicpalatino dum la parlamentaj kunsidoj. Post 3 jaroj en Hegyfalu li estis elektita kalvinana-luterana episkopo. Li partoprenis en kunsido en Csepreg en 1591, lie la kalvinanoj kaj luteranoj disiĝis. Li elektis la kalvinanojn.

Li dufoje edziĝis, en 1558 kaj 1561. Lia filo naskiĝis en 1564. En la 1580-aj jaroj li okupiĝis ankaŭ pri botaniko.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Köröztyeni tudomannak rövid summaja…’’ (1582)
  • ’’Fő innep napocra valo epistolak magyarázaty’’.(1584)
  • ’’Kolektitaj predikaĵoj’’ (1584) - ĉefverko
  • ’’Encomium ubiquisticum contra Brentianos’’ (1597)
  • ’’Énekes könyv (kótákkal)…’’

Fontoj[redakti | redakti fonton]