Kate Bush

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Catherine Bush
Naskonomo Catherine Bush
Alie nomata Kate Bush
Naskiĝo 30-an de julio 1958 (1958-07-30) (65-jaraĝa)
en Bexleyheath
Ĝenroj artpopmuziko • progresema popmuziko • singer-songwriter music • baroka popmuziko • eksperimenta popmuziko • arta rokmuzikopop-rokmuziko
Retejo www.katebush.com
Kate Bush
Persona informo
Kate Bush
Naskonomo Catherine Bush
Naskiĝo 30-an de julio 1958 (1958-07-30) (65-jaraĝa)
en Bexleyheath
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater London South East Colleges vd
Familio
Gefratoj John Carder Bush • Paddy Bush vd
Amkunulo Del Palmer vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo muzikistomuzikproduktisto • mimo • diskografa artisto • filmaktoro • kantistokantoverkistofilmreĝisoro vd
Laborkampo komponado vd
Aktiva dum 1975– vd
Verkado
Verkoj Wuthering Heights ❦
Running Up That Hill vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Bush dum intervjuo en Nov-Zelando, 1978

Kate Bush [kejt buŝ], naskiĝinta kiel Catherine Bush la 30-an de julio 1958 en Bexleyheath (nun parto de la aglomeraĵo de Londono), estas brita kantisto, kantverkisto kaj muzikproduktisto. Ŝia voĉo ampleksas kvar oktojn. Pro sia eksterordinara voĉo, sia eklektika muzika stilo kaj siaj nekutimaj tekstoj ŝi fariĝis unu el la plej sukcesaj solaj anglaj muzikistinoj dum la pasintaj 30 jaroj. Bush subskribis kontrakton ĉe EMI kiam ŝi aĝis 16 jarojn, post rekomendo de David Gilmour de Pink Floyd. En la jaro 1978, kiam ŝi aĝis 19, ŝia debuta kanto Wuthering Heights dum kvar semajnoj pintis en la britaj vendolistoj kaj per tio ŝi estis la unua virino, kiu pintis en britujo per mem verkita kanto.

Post sia turneo en la jaro 1979, kiu estis ŝia ununura turneo, ŝi publikigis la albumon Never For Ever, kiu faris ŝin la unua sola muzikistino kiu estis la unua en la britaj albumaj vendolistoj. 1987 ŝi gajnis la BRIT Award por la plej bona brita sola artistino. Ŝi ĝis nun publikigis 10 albumojn, el kiuj 3 estis numero unu en la britaj albumaj vendolistoj. La kantoj Babooshka, Running Up That Hill, King of the Mountain, The Man with the Child in His Eyes kaj Don't Give Up rangis en la unuaj 10 (Top 10) de la britaj vendolistoj.

En 2002 ŝiaj kantkreaj kapabloj estis agnoskitaj, ŝi ricevis la Ivor Novello Award por eksterordinaraj kontribuoj al brita muziko. Sian ĝis nun lastan albumon Aerial ŝi publikigis 2005, 12 jarojn post la antaŭlasta.

Muzika stilo[redakti | redakti fonton]

Estas malfacile difini la muzikan stilon de Kate ĉar estas malmultaj muzikistoj kiuj similas ŝin. Oni ofte komparas ŝin al kantistinoj/kantkreantinoj kiel Joni Mitchell kaj Björk, sed nur tial ĉar ankaŭ tiuj artistinoj havas proprajn stilojn, kaj ne pro la simileco de la muziko. La muziko de Kate estas eklektika, uzante diversajn stilojn eĉ en unu albumo. Ŝi kombinas stilojn kiel rok-muzikon, pop-muzikon, alternativ-muzikon, ĵazon, popola muzikon, skaon kaj sambon. Eĉ en siaj plej fruaj verkoj, en kiuj la piano estis la plej grava instrumento, ŝi kunteksis multajn diversajn influojn kiel klasikan muzikon, rok-muzikon kaj vastan kampon de etnaj kaj popol-muzikaj fontoj.

Studioalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • The Kick Inside (februaro 1978)
  • Lionheart (novembro 1978)
  • Never for Ever (septembro 1980)
  • The Dreaming (septembro 1982)
  • Hounds of Love (septembro 1985)
  • The Sensual World (oktobro 1989)
  • The Red Shoes (novembro 1993)
  • Aerial (novembro 2005)
  • Director's Cut (2011)
  • 50 Words for Snow (2011)

Kompilaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • The Whole Story (novembro 1986)
  • This Woman's Work 1978-1990 (oktobro 1990)

Unuopaj Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Wuthering Heights (januaro 1978, UK #1, NL #6)
  • The Man with the Child in His Eyes (majo 1978, UK #6, NL #23)
  • Hammer Horror (novembro 1978, UK #44, NL #25)
  • Wow (marto 1979, UK #14)
  • Kate Bush on Stage EP (ĉeftrako: Them Heavy People) (septembro 1979, UK #10, NL #17)
  • Breathing (aprilo 1980, UK #16, NL #44)
  • Babooshka (junio 1980, UK #5, NL #24)
  • Army Dreamers (septembro 1980, UK #16, NL #25)
  • December Will Be Magic Again (novembro 1980, UK #29)
  • Sat in Your Lap (julio 1981, UK #11, NL #32)
  • The Dreaming (julio 1982, UK #48)
  • There Goes a Tenner (oktobro 1982, UK #78)
  • Suspended in Gaffa (decembro 1982, NL #50)
  • Night of the Swallow (februaro 1983)
  • Running Up That Hill (A Deal with God) (julio 1985, UK #3, NL #6)
  • Cloudbusting (oktobro 1985, UK #20, NL #13)
  • Hounds of Love (februaro 1986, UK #18)
  • The Big Sky (majo 1986, UK #37)
  • Experiment IV (oktobro 1986, UK #23)
  • Don't Give Up (dueto kun Peter Gabriel) (novembro 1986, UK #9, NL #5)
  • The Sensual World (septembro 1989, UK #12, NL #20)
  • This Woman's Work (novembro 1989, UK #25)
  • Love and Anger (marto 1990, UK #38)
  • Rocket Man (novembro 1991, UK #12, NL #27)
  • Rubberband Girl (septembro 1993, UK #12, NL #37)
  • Moments of Pleasure (novembro 1993, UK #26)
  • The Red Shoes (aprilo 1994, UK #21)
  • The Man I Love (kunlaboro kun Larry Adler) (julio 1994, UK #27)
  • And So is Love (novembro 1994, UK #26)
  • King of the Mountain (oktobro 2005, UK #4, NL #13)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]