Keleti Újság

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Keleti Újság (Orienta Ĵurnalo) estis la plej longvivanta hungarlingva ĵurnalo inter la du mondmilitoj aperinta en Kluĵo (Rumanio) inter kristnasko de 1918 kaj verŝajne 6-a de oktobro 1944. Oni ŝanĝigis la 15-an de junio 1944 ĝian titolon je Keleti Magyar Újság (Orienta Hungara Ĵurnalo).

Redaktoroj kaj kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

La ĵurnalon aperigis la Lapkiadó Részvénytársaság sub prezideco de Gyula Ferenczy. Ĝiaj unuaj respondecredaktoroj estis: Szentmiklósi József, István Zágoni. Ĝia spirita gvidanto ekde la komenco de 1920 ĝis oktobro de 1924 estis Árpád Paál. Intertempe – en la dua parto de 1922 – la ĉefredaktorajn farendojn faris Ignotus, la civila radikala elmigrinto. Inter la internaj kunlaborantoj troviĝis Ottó Ámon, Hajdu István, Szentimrei Jenő, Kádár Imre, Ligeti Ernő, Kőmíves Lajos, Imre Mikes, Győző Murányi , Székely Béla, László Dienes, Ormos Ede, Darvas Simon, Sándor Kacsó, József Nyírő.

Ĝia politika tendenco[redakti | redakti fonton]

En ĝiaj unuaj jaroj ĝi estis civila radikala, sed ekparolis en ĝi ankaŭ socialistaj kaj komunistaj aŭtoroj. Ĝi luktis kontraŭ la konservativa kaj nacionalista politiko kaj por la pliprosimiĝo rumana-hungara. Ekde aŭtuno 1924 ĝia programo gradece mallarĝiĝas kaj pro tio kelkaj kunlaborantoj eliĝis (Paál Árpád, Nyírő József, Zágoni István, Kacsó Sándor kaj Gergely Jenő stenografisto, matematikinstruisto). La 14-an de aŭgusto 1927 la advokato Sándor Weiss, la ĉefakciulo de la Lapkiadó Társaság vendis la ĵurnalon al Országos Magyar Párt. De tiam ĝis 1939 la ĉefredaktoro estis Endre Szász kaj sekve la respondecredaktoro József Nyírő, la direktoro Somodi András, poste Jenei László. Ekde 1927 ĝiaj literaturaj redaktoroj estis Dsida Jenő kaj sekve Finta Zoltán.

Literaturo en la ĵurnalo[redakti | redakti fonton]

Ĝi havis gravan rolon en la disvolviĝo de la transilvania hungara literaturo. Ĝia plej grava verkisto estis sendube Domokos Sipos. Kune kun li aperis Ede Ormos, Kiss Ida, Sándor Kacsó. Ĝi publikas ankaŭ de Tibor Déry (Utolsó pillanatban, 1921) és Zsigmond Móricz (Bajban, 1924). Dum kelkaj jaroj ĝi aperigis verkojn de 86 poetoj, 144 prozaistoj, 10 dramverkistoj, 85 literaturkritikistoj kaj publicistoj, 39 tradukistoj. La plej ofte publikantaj aŭtoroj estis: Ferenc Balázs, Oszkár Bárd, Lajos Barta, János Bartalis, Irén Becski, Elek Benedek, Lajos Biró, Darvas Simon, Hajnal László, Jakab Géza, Illés Kaczér, Imre Kádár, Endre Kakassy, Benő Karácsony, Sándor Kibédi, Kiss Ida, Ernő Ligeti, Dániel Nagy , Ormos Ede, Pap József, Somlai Károly, Jenő Szentimrei, István Szombati-Szabó kaj Béla Zsolt. Je ĝia unua novelkonkurso (1922) sendis Áron Tamási ĝian unuan kreaĵon (Szász Tamás, a pogány), kiu aperis en ĵurnalo la 23-an de julio 1922. En ĝia literatura rubriko regas la mallongaj verkoj, sed ekde 1925 ĝi aperigis ankaŭ felietonromanojn (Rodion Markovits Szibériai garnizon).

Fontoj[redakti | redakti fonton]