Malleray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Malleray-Bévilard (stacidomo).
Malleray
Blazono de Malleray
Blazono de Malleray
Blazono de Malleray
Malleray
Malleray
Malleray
former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 587295 / 232010 (mapo)47.2388888888897.2708333333333Koordinatoj: 47° 14′ N, 7° 16′ O; CH1903: 587295 / 232010 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1967
Areo 10,26 km²
Alteco 699 m super marnivelo
Poŝtkodo 2735
Komunumkodo 0697
Mapo de Malleray
Mapo de Malleray
Mapo de Malleray
vdr

Malleray (malnova germanlingva nomo: Mallaraya) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1 967 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Malleray situas en la ĵurasa valo de Tavannes ĉe la bordo de la rivero Birs, proksimume 9 kilometrojn okcidentsudokcidente de Moutier kaj 15 kilometrojn sude de Bielo. La setlejoj de Malleray komplete kunkreskis kun la seltejoj de la orienta najbara komunumo Bévilard. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo en la valo la setlejoj Sous Moron (sur alteco de 871 m s.m. ĉe la suda deklivo de la kresto de Moron) kaj Prés Lessés (sur alteco de 1251 m s.m. sur la kresto de Moron), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,26 km², de kiuj 42,6% estas kovritaj de arbaro, 47,6% servas por agrikulturo kaj 9,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Malleray limas en nordo al Souboz, en nordoriento al Champoz, en oriento al Bévilard, en sudo al Péry, en sudsudokidento al Reconvilier, en sudokcidento al Loveresse, kaj en nordokcidento al Pontenet.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Malleray pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6/30 de Bielo respektive La Chaux-de-Fonds tra Moutier al Delemonto. En la jaro 2016 estos malfermita la svisa aŭtovojo A16 tra la valo de Tavannes. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sonceboz-Sombeval al Moutier.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Malleray datiĝas el la jaro 1148 kiel Malereie, kiam papo Eŭgeno la 3-a konfirmis la havaĵon de la Priorejo Moutier-Grandval en Malleray.[3] En la 14-a kaj 15-a jarcentoj ekzistas mencioj pri nobeloj de Malleray. En la jaro 1367 apud Malleray okazis batalo inter la episkopo de Bazelo kaj Berno. Dum mezepoko Malleray estis majorejo de la Priorejo Moutier-Grandval en la Princepiskopejo Bazelo.[4]

De 1793 ĝis 1797 Malleray apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[5] En 1816 Malleray fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Malleray tial restis parto de Kantono Berno.[6]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]