Stan Laurel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stan Laurel
Stan Laurel, kun Oliver Hardy (dekstre)
Stan Laurel, kun Oliver Hardy (dekstre)
Persona informo
Stan Laurel
Naskonomo Arthur Stanley Jefferson
Naskiĝo 16-a de junio 1890
en Anglio Ulverston, Lancashire, Anglio
Morto 23-a de februaro 1965
en Usono Santa Monica, Kalifornio, Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kings Priory School • Stonelaw High School • King James I Academy • Queen's Park Secondary School, Glasgow vd
Subskribo Stan Laurel
Familio
Patro Arthur J. Jefferson vd
Gefratoj Edward Jefferson vd
Edz(in)o Lois Nielson (1926–34)
Virginia Ruth Rogers (1935–38)
Vera Ivanova Shuvalova ("Illeana") (1938–40)
Virginia Ruth Rogers (1941–46)
Ida Kitaeva Raphael (1946–65)
Amkunulo Mae Dahlberg vd
Infanoj 2
Profesio
Alia nomo Stan Jefferson
Okupo teatra aktoro • scenaristokomikisto • filmaktoro • stuntisto • filmreĝisorofilmproduktoroaktoro • reĝisoro • produktoro vd
Laborkampo teatrofilmomuta filmo • kina reĝisorado • kina scenverkado vd
Aktiva dum 1906– vd
En TTT www.laurel-and-hardy.com
Aktorado
Fama rolo komikulo
Pluaj premioj Honora Oskar-Premio
1961 Premio por la tutviva laboro
Premio de Sindikatoj de aktoroj
1963 Premio por la tutviva laboro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stan LAUREL, propranome Arthur Stanley JEFFERSON, naskiĝis la 16-an de junio 1890 en Ulverston, Lancashire, Anglio. Li devenis el artista familio. Lia patro estis konata angla teatristo, gvidanta teatrajn grupojn, li verkis teatraĵojn mem rolante. Lia panjo estis ankaŭ sukcesa aktorino. Jam en sia deksesa jaro komencis Stan roli en glasgova teatro Pickard´s Museum. En 1907 okupis lin fama Fred Karno. En la sama jaro al Karno venis je alparolo de sia frato Sidney ankaŭ Charlie Chaplin. Ambaŭ junuloj poste komune kun la grupo de Karno vojaĝis kun siaj prezentoj tra la tuta Anglio. En 1910 ili entreprenis la unuan vojaĝon tra Usono kun tre sukcesa pantomimo Mumming Birds, kiun ili prezentis en Usono sub nomo Nokto en Angla music hall. La dua vojaĝo tra Usono okazis en 1912. Stan Laurel nek Charlie Chaplin el tiu ĉi vojaĝo ne revenis hejmen Anglion kaj ili komencis en Usono konstrui sian tre sukcesegan karieron en filma industrio. Stan ne havis tiajn proponojn kiel Chaplin kaj li do fondis novan pantomiman grupon, kun kiu li vojaĝis tra la tuta lando. Tiutempe li ŝanĝis sian nomon el Artur Stanley Jefferson je Stan Laurel. Dum unu vojaĝo ĝis Los Angeles li interkonatiĝis kun Adolph Ramish, kun kiu li provis pri propra produktado de filmoj. El ilia kunlaborado ekestis Nuts in May, filma debuto de Stan el la jaro 1917. La filmo estis sukcesa kaj do aperis pluajn proponojn de diversaj filmaj kompanioj. Unu el la proponoj devenis de Hal Roach, kiu apud kunlaborado kun Harold Lloyd elserĉadis novajn komikajn talentojn. En filmo Lucky Dog el la jaro 1918 Stan unuafoje renkontiĝis kun Oliver Hardy, kiu ĉi tie kreis staturon de unu el vagabondoj. Tio estis nur malgranda rolo kaj temis pure pri hazarda renkontiĝo, el kiu por ambaŭ fluis ankoraŭ neniajn sekvojn. Ĉiu iris plu tra sia vojo.

Stan ne havis de komence propran tipon, kiun li validigus en la filmoj kaj tiel kiel multaj aliaj komikuloj klopodis similigi sian eksan kolegon Charlie Chaplin-on, tiutempe jam superstelon de Hollywood.

Revivigi sian karieron Stan provis denove en la jaro 1923. Denove okupis lin Hal Roach, por kiu li en sekvantaj du jaroj filmis 25 kurtaj filmoj. Temis pri klasikaj fruaj groteskaĵoj, en kiuj Stan, same kiel multo iliaj pluaj herooj, klopodis konkeri sian postenon en suno per grandegaj piedbatoj en malantaŭajn partiojn de siaj kontraŭuloj. En la jaro 1925 Stan estis jam tiom populara, ke li komencis filmi propran vicon de groteskaĵoj sub marko Stan Laurel Series kaj li venis en unuan ligon de usonaj komikuloj. El tiu tempo devenas parodioj de Stan je sukcesaj tutvesperaj filmoj, kiuj pro sia sukceso estis elsendataj ekster Usono. Stan tiutempe fariĝis jam sukcesa aktoro, sed tio ne sufiĉis al li. Li ne volis sole gagojn nur prezenti, sed ankaŭ elpensi ilin. Li interesis pri produktado, pri reĝisorado kaj pri ĉio, kio koneksis kun produktado de filmo. En 1925 li sukcesis persvadi Hal Rouch-on, por ke li okupu lin kiel reĝisoron kaj gagulon. Stan entuziasme eklaboris, sed post unu jaro kaj duono ŝafida femuro ŝanĝis ĉion...

Stan Laurel mortis la 23-an de februaro 1965.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]