Spirit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Projekciaĵo de Mars Exploration Rover
Apolonaj Montetoj: panorama bildo de la marsosurfaca restadejo de la sondilo
Unua tridimensia panorama bildo de la marsosurfaca restadejo de la sondilo

Spirit (esperante "Spirito") estas la nomo de la aŭtonoma esplorada vaganta veturilo sur la planedo Marso. Ĝia oficiala nomo estas: Mars Exploration Rover - A (MER-A) kaj ĝi estas la unua el du identaj esploradaj robotoj lanĉitaj en junio kaj julio de la jaro 2003. La alia veturilo MER-B ricevis la nomon Opportunity.

Spirit grundiĝis sur Marson la 4-an de januaro 2004, 04:35 (UTC). La celita loko estis kratero kun nomo Gusev. Dum la proksimiĝo al la surfaco la sondilo sukcese uzis la paraŝutojn kaj la aersakojn por bremsi kaj rompi la ŝokon de la kontakto kun la surfaco.

La MER-teamo donis novan nomon al la areo de la surgrundiĝo honore al la sep kosmonaŭtoj kiuj mortis en la kosmopramo Columbia-katastrofo: "Columbia Memorial Station".

Ĉefaj malkovroj de Spirit[redakti | redakti fonton]

La analizoj de la fotoj kaj la sciencaj datumoj eble pruvos la ekziston de akvorezervoj (en ajna formo) sur la planedo Marso.

Problemo kun la interna memoro[redakti | redakti fonton]

La 21-an de januaro, Spirit abrupte ĉesis komunikadi kun la misia kontrolejo. La venontan tagon, Spirit elsendis signalon kiu indikis ke ĝi bone ricevis la transmisiadon de la Tero sed ke la roboto spertis iun eraran funkciadon. La diagnozo de tiu signalo ŝajnis tre grava difekto. La 24-an de januaro sekvis anonco de la riparista teamo ke la programaro kaŭzis la problemon, do supozeble ĝi estas riparebla. La inĝenieroj diris ke ili komence kredis ke la problemo estis tre serioza kaj sekve de tio ili faris testojn kiuj neniel malkovris la veran problemon.

Finfine ili venis al la konkludo ke la sistema memoro enhavis tro multe da datumaroj, fakte tio nur estis relative malgrava problemo. Poste ili viŝis iom da nebezonataj datumaroj kaj reformatigis la tutan fulmomemoron.

La 6-an de februaro, Spirit estis restarigita al normala operaciado kaj povis daŭrigi sian valoregan sciencan esploradon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]