Spotlight (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spotlight
filmo
Originala titolo Spotlight
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 3 sep. 2015
Ĝenro filma dramo, filmbiografio
Kameraado Masanobu Takayanagi
Reĝisoro(j) Tom McCarthy
Produktisto(j) Blye Pagon Faust
Scenaro Josh Singer • Tom McCarthy
Filmita en Toronto • Hamiltono • Bostono
Loko de rakonto Bostono
Muziko de Howard Shore
Rolantoj Mark Ruffalo • Michael Keaton • Rachel McAdams • Liev Schreiber • John Slattery • Stanley Tucci • Len Cariou • Paul Guilfoyle • Jamey Sheridan • Brian d'Arcy James • Neal Huff • Billy Crudup • Michael Countryman • Laurie Heineman • Richard Jenkins • Michael Cyril Creighton • Gene Amoroso • Maureen Keiller • David Fraser • Tim Progosh • Jimmy LeBlanc
Produktinta firmao Anonymous Content 
Participant Media
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • National Board of Review: Top Ten Films • Dallas-Fort Worth Film Critics Association Award for Best Film
IMDb
vdr

Spotlight estas usona dramifilmo el 2015 reĝisorita de Tom McCarthy [1]. La filmo estas bazita sur la rakonto de teamo de ĵurnalistoj kaj enketistoj de la gazeto Boston Globe kiu malkaŝis la aferon de la seksmisuzo de infanoj fare de pastroj de la Romkatolika Eklezio en Masaĉuseco dum multaj jaroj, kaj la kaŝadon de la afero fare de la eklezio [2].

La filmo estis aljuĝitaj la Premio Pulitzer por publika servo. La kinosteluloj estas Mark Ruffalo, Michael Keaton, Rachel McAdams, Liev Schreiber, John Slattery, Brian Darcy James kaj Stanley Tucci. La filmo gajnis la Oskaron al la plej bona filmo [3][4].

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En julio 2001 Marty Baron aliĝis al la redaktejo de Boston Globe kaj estis nomumita nova ĉefredaktisto. Ĉe la unua renkontiĝo de redaktistoj, Baron diskutis la artikolon publikigitan de la gazeto pri pastro kiu sekse mistraktis infanojn en ses malsamaj paroĥoj dum 30 jaroj, kaj aserton de la advokato de la viktimoj, Mitchell Garabedian, ke la loka kardinalo sciis pri ĝi. Baron decidas ke la gazeto prezentos peton al la tribunalo por riveli dokumentojn kiuj konfirmos la aserton de la advokato, eĉ se tia peto estus interpretita kiel proceso kontraŭ la influa Romkatolika Eklezio en Bostono. Baron renkontiĝas kun vicredaktisto Ben Bradley Jr. kaj Walter Robinson, estro de Spotlight (angle por Fokuslumo), la enketteamo de la gazeto, kaj petas al ili esplori la aferon. La Spotlight-teamo inkluzivas, aldone al Robinson, ĵurnalistoj Michael Rezendes, Sasha Piper kaj Matt Carroll.

La filmo sekvas la ampleksan kaj profundan ĵurnalisman enketprocezon dum kiu la Spotlight-teamo sukcesas kolekti indicojn pri la afero. Rezendes konvinkas la advokaton Garabedian kunlabori kun li, li sukcesas meti siajn manojn sur dokumentojn kiuj rivelas ke la estroj de la eklezio sciis pri la kazoj de fitraktado kaj ne agis por malhelpi ilian ripetiĝon, anstataŭe la eklezio transdonis la neregeblajn pastrojn al aliaj komunumoj kie ili daŭre damaĝis la infanojn. Piper esplordemandas viktimojn de la eklezio kaj ŝi kaj Robinson alfrontas kun advokato Eric McLeish, kiu antaŭ jaroj fermis dekduojn da kazoj de fitraktado en eksterkortumaj kompromisoj. Baron insistas ke la ĉefrakonto ne finiĝas nur kun kelkaj pastroj kiuj fitraktis infanojn, sed kun multe pli larĝa okazaĵo kaj instigas la teamon eksponi la sisteman kaŝadon de la eklezio kaj la sistemo kiu permesis tion tra la jaroj.

Robinson malkovras ke nerekte li ankaŭ havas rolon en reteni la aferon trankvila, post jaroj antaŭ ol li ricevis signojn de la agoj, sed li ne atribuis tro multe da graveco al ili. Li konvinkas sian amikon Jim Sullivan, kiu funkciis kiel advokato nome de la eklezio, konfirmi al li kiel ĵurnalisma fonto la liston de perfortaj pastroj kiujn la gazeto intencas eksponi.

En artikolo publikigita de la ĵurnalo komence de 2002, la teamo malkaŝis la aferon kaj en ĝi pruvojn de la kaŝado de la eklezio. Post kiam la artikolo estis publikigita, la gazeto estis inundita de petoj de aliaj viktimoj. En la finkreditaĵoj, spektantoj lernas ke la Spotlight-teamo publikigis preskaŭ 600 sekvajn artikolojn pri la afero, 249 membroj de la eklezio estis publike akuzitaj pri seksmisuzo kaj estas laŭtakse ke ekzistis proksimume 1,000 viktimoj nur en la Boston-areo. Multaj aliaj kazoj de misuzo estis malkaŝitaj en multaj aliaj urboj en Usono kaj ĉirkaŭ la mondo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]