Sputnik (amaskomunikilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sputnik
emblemo
retportalo • novaĵagentejo
Komenco 10-a de novembro 2014 vd
Antaŭe La Voĉo de Rusio vd
Geografia situo 55° 44′ 15″ N, 37° 35′ 25″ O (mapo)55.737537.590277777778Koordinatoj: 55° 44′ 15″ N, 37° 35′ 25″ O (mapo)
Lando(j) Rusio vd
Sidejo Moskvo
Sputnik (amaskomunikilo) (Moskvo)
Sputnik (amaskomunikilo) (Moskvo)
DEC
Sputnik (amaskomunikilo)
Sputnik (amaskomunikilo)
Map
Sputnik (amaskomunikilo)
Moto Telling the Untold
Говорим то, о чём другие молчат
Posedata de Registaro de la Rusia Federacio • Rossiya Segodnya vd
Filioj Sputnik Azerbaijan • Sputnik Belarus vd
Agokampo novaĵo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Sputnik (rusa elparolo: ˈsputʲnʲɪk; antaŭe angle Voice of Russia, Voĉo de Rusio, kaj RIA Novosti, nomo derivita de ruse /Спутник) estas rusia ŝtata novaĵagentejo, novaĵreteja platformo kaj radielsenda servo. Ĝi estis establita fare de la rusia registar-posedata novaĵagentejo Rossija Segodnja la 10-an de novembro 2014. Kun ĉefsidejo en Moskvo, Sputnik asertas havi regionajn redakciojn en Vaŝingtono, Kajro, Pekino, Parizo, Berlino, Madrido, Montevideo kaj Rio-de-Ĵanejro.[1] Sputnik priskribas sin kiel esti koncentrita pri tutmonda politiko kaj ekonomiko kaj celas internacian spektantaron.

Sputnik estas ofte priskribita de akademiuloj kaj ĵurnalistoj kiel rusia propaganda ellasejo. En Aŭgusto 2016, en artikolo de la usona gazeto The New York Times skribiĝis: "La fundamenta celo de "dezinformatsija", aŭ rusa misinformado, kiel fakuloj diris, estas subfosi la oficialan version de la okazaĵoj - eĉ la ideon mem ke ekzistas vera versio de la okazaĵoj - kaj kreskigi specon de politika paralizo."[2] La rusia registaro malakceptas la validecon de tiaj asertoj. Komence de 2019, Facebook forigis centojn da paĝoj en sia socia amaskomunikila platformo kiuj memnomis sin sendependaj novaĵejoj sed kiuj fakte estis sub la kontrolo de Sputnik-dungitoj.

Sputnik komence de la jaro 2022 funkciigis novaĵretejojn, havante raportadon kaj komentaĵon, en 31 lingvoj inkluzive de la angla, la hispana, la pola kaj la serba. La retejoj enhavas pli ol 800 horojn da radielsenda materialo ĉiutage, kaj ĝia novaĵteleservo prizorgas tekstojn 24 horojn ĉiutage kaj 7 tagojn ĉiusemajne.

Sputnik estis malpermesita en la Eŭropa Unio en februaro 2022 (kune kun la multlingva televidkanalo RT) post la rusia invado de Ukrainio. Teknologiaj kompanioj kaj sociaj amaskomunikiloj respondis al la invado forigante Sputnikon de siaj platformoj, dum multaj versioj kiel la franca, la germana kaj la greka fermis sian funkciadon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. prezenta teksto Quiénes somos de la novaĵagentejo hispane, arkivigita en novembro 2021, en aprilo 2022 ne plu rete havebla
  2. "The fundamental purpose of dezinformatsiya, or Russian disinformation, experts said, is to undermine the official version of events — even the very idea that there is a true version of events — and foster a kind of policy paralysis." The New York Times (A Powerful Russian Weapon : The Spread of False Stories) https://www.nytimes.com/2016/08/29/world/europe/russia-sweden-disinformation.html

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]