Sri Muktsar Sahib

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sri Muktsar Sahib
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 152026
Demografio
Geografio
Geografia situo 30° 29′ N, 74° 31′ O (mapo)30.47574.515Koordinatoj: 30° 29′ N, 74° 31′ O (mapo) [+]
Alto 183 m [+]
Areo 32,8 km² (3 280 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Sri Muktsar Sahib (Panĝabo)
Sri Muktsar Sahib (Panĝabo)
DEC
Sri Muktsar Sahib
Sri Muktsar Sahib
Situo de Sri Muktsar Sahib
Sri Muktsar Sahib (Barato)
Sri Muktsar Sahib (Barato)
DEC
Sri Muktsar Sahib
Sri Muktsar Sahib
Situo de Sri Muktsar Sahib

Map

vdr

Sri Muktsar Sahib, panĝabe: ਸ੍ਰੀ ਮੁਕਤਸਰ ਸਾਹਿਬ estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en sudokcidenta parto de subŝtato Panĝabo (Barato), en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Lerneja enirejo en Sri Muktsar Sahib

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Sri Muktsar Sahib havis 117 085 da loĝantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sri Muktsar Sahib situas en averaĝa alteco de 198 metrojn laŭ la marnivelo 38 km de la pakistana limo. Abohar troviĝas 48, Batinda 49, Firozpur 53, Moga 73, Sri Ganganagar 86, Barnala 99, Ludiana 136, subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro 218, tutlanda ĉefurbo Delhio 332, Mumbajo 1291, Kolkato 1633 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine la loko estis Khidrana, sed ĝi estis nomita Muktsar laŭ batalo en 1705. Post kiam Barato akiris sendependecon de la britoj en 1947, tuj okazis loĝantarŝanĝo inter Barato kaj Pakistano. Muktsar iĝis sidejo en 1995. La registaro oficiale ŝanĝis la loknomon en 2012.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Sri Muktsar Sahib la industrio mankas. La sola paperuzino funkcias en la apuda vilaĝo. La kutimaj okupiĝoj estas la komercado kaj urbaj servoj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Sri Muktsar Sahib vivas precipe sikoj kaj hinduoj, iomete islamanoj (1%) kaj aliaj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Sri Muktsar Sahib la panĝaba lingvo estas la ĉeflingvo, aliaj parolas laŭ hindia lingvo kun panĝaba akĉento.

Sri Muktsar Sahib

Eduko[redakti | redakti fonton]

Sri Muktsar Sahib havas kelkajn altlernejojn, kie oni lernas artojn, komercon, sciencojn, juron kaj medicinon, krome la subŝtata universitato havas regionan centron.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Sri Muktsar Sahib jare pluvas averaĝe 425 mm. La jara meza temperaturo estas 24 °C. La someroj estas ekstreme varmaj, la vintroj tre malvarmaj. Oni distingas kvar apartajn sezonojn - printempo (februaro - marto), somero (aprilo - aŭgusto), aŭtuno (septembro - oktobro) kaj vintro (novembro - januaro); la musono venas en julio kaj aŭgusto. 71 procentoj de la jarpluvo falas dum la musono.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sri Muktsar Sahib havas trairan fervojan linion. 5 ĉefvojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno estas en Ĉandigaro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans