Moga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moga
urbosetlejo
Administrado
Poŝtkodo 142001
Demografio
Geografio
Geografia situo 30° 49′ N, 75° 10′ O (mapo)30.81666666666775.17Koordinatoj: 30° 49′ N, 75° 10′ O (mapo) [+]
Alto 216 m [+]
Areo 2230 km² ( 223 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Moga (Panĝabo)
Moga (Panĝabo)
DEC
Moga
Moga
Situo de Moga
Moga (Barato)
Moga (Barato)
DEC
Moga
Moga
Situo de Moga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moga, Punjab [+]
vdr

Moga, panĝabe: ਮੋਗਾ estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en meza parto de subŝtato Panĝabo (Barato), en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Signifa lernejo en Moga

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La loknomo Moga povas esti derivita de reĝo en:Maues, kiu invadis kaj regis la areon en la unua jarcento antaŭ Kristo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Moga havis 159 897 (laŭ la Germanlingva Vikipedio 150 411 kun la aglomeraĵo 163 397) da loĝantoj kun legoscio 81%, pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Moga situas sur montetaro en averaĝa alteco de 217 (laŭ alia informo 243) metrojn laŭ la marnivelo. Firozpur troviĝas 55, Barnala 61, Ludiana kaj Kapurthala po 66, Ĝalandar 69, Batinda 71, Sri Muktsar Sahib 74, Malerkotla 75 Ĥanna 101, subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro 154, tutlanda ĉefurbo Delhio 313, Mumbajo 1339, Kolkato 1598 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ Moga apartenis al la Mogola Imperio, sed arkeologoj trovis restaĵojn en la ĉirkaŭaĵo de Moga el la antikvaj tempoj. En 1973 ĉe la kinejo sanga okazintaĵo okazis, poste granda studentaa movado komenciĝis, pli poste oni konstruis bibliotekon anstataŭ la kinejo kiel monumento al la martiritaj studentoj. Moga iĝis sidejo en 1995.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Moga estis fondita uzino pri manĝajoj en 1961 kaj hodiaŭ ĝi estas unu el la plej altnivelaj entreprenoj de sia speco en Barato. Krome la industrio produktas motorpartojn, la agrikulturo en la najbareco kotonajn kaj oleajn semojn, nuksojn. Moga estas tre grava grenmerkato de la lando.

Lernejo en Moga

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Moga vivas ĉefe sikoj (50,5%), poste hinduoj (47%), kristanoj (1%), islamanoj (preskaŭ 1%), iomete ankaŭ aliaj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Moga la oficiala lingvo estas la panĝaba lingvo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato en Moga estas subtropika. Jare pluvas averaĝe po 853 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter julio-septembro. La jara meza temperaturo estas 24 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Moga havas trairan fervojan linion inter Firozpur kaj Ludiana. Ĉefvojoj kuras al la urbego el Ĝalanĝar, Ludiana, Barnala, Batinda, Firozpur kaj Amritsar. La plej proksimaj flughavenoj fiunkcias en Ludiana (enlanda) kaj Ĉandigaro (internacia).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans