Sankt-Peterzell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el St. Peterzell)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sankt Peter kaj Sankta Petro.
Sankt-Peterzell
Blazono de Sankt-Peterzell
Blazono de Sankt-Peterzell
Sankt-Peterzell, vidita de la strato al Hemberg
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Sankt-Galo
Komunumo(j) Neckertal
Koordinatoj  47° 19′ 0″ N 9° 10′ 0″ O / 47.31667 °N, 9.16667 °O / 47.31667; 9.16667 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 0″ N 9° 10′ 0″ O / 47.31667 °N, 9.16667 °O / 47.31667; 9.16667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1178
Areo 9,38 km²
Alteco 710 m super marnivelo
Poŝtkodo 9127
Mapo de Sankt-Peterzell
vdr

Sankt-Peterzell (prononcu sanktpetercel, oficiala germana skribmaniero St. Peterzell) estas iama komunumo de la elektodistrikto Togenburgo en Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1178 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ek de la 1-a de januaro 2009 ĝi estas parto de la nova komunumo Neckertal.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sankt-Peterzell situas en la supra Necker-Valo. Al la iama komunumo Sankt-Peterzell apartenis la vilaĝeto Wald kaj partoj de Dicken, kies plej-granda parto tamen apartenas al la antaŭa komunumo Mogelsberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la vilaĝo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 8 de Wil al Apencelo. Sankt-Peterzell situas ĉe la poŝtaŭtolinio de Brunnadern al Herisaŭ, kaj estas ankaŭ poŝtautobuslinio de Sankt-Peterzell al Hemberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Sankt-Peterzell datiĝas el la jaro 1178 kiel cellam sancti Petri.[1]

En mezepoko Sankt-Peterzell apartenis al la Abatejo Sankt-Johano kaj al la Grafoj de Togenburgo, kie havaĵoj poste transiris al la Monaĥejo Sankt-Galo. En 1798 la komunumo deklaris kune kun aliaj togenburgaj komunumoj sian liberecon. Post la fino de la Helveta Respubliko la komunumo fariĝis parto de la nove fondita Kantono Sankt-Galo.

En publika baloto de la 21-a de oktobro 2007 la loĝantoj de Sankt-Peterzell jesis al kunfandiĝo de Sankt-Peterzell kun la komunumoj Mogelsberg kaj Brunnadern al la nova komunumo Neckertal. Nuntempe estis kreita komisiono, kiu enketas la avantaĝojn de tia kunfandiĝo. La estiĝo de la nova komunumo realiĝos plej frue dum 2009.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Bildoj[redakti | redakti fonton]