Stacidomo Nyugati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nyugati pályaudvar (metrostacio).
Nyugati
Fasado de Stacidomo Nyugati
Fasado de Stacidomo Nyugati
fervoja stacidomokapostacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Loko Budapeŝto
Geografia situo 47° 30′ 39″ N, 19° 3′ 27″ O (mapo)47.51083319.0575Koordinatoj: 47° 30′ 39″ N, 19° 3′ 27″ O (mapo)
Nyugati (Budapeŝto)
Nyugati (Budapeŝto)
DEC
Nyugati
Nyugati
Nyugati
Situo de Nyugati
Map
Nyugati
Ecoj
Historio
Malfermo 1877
Administrado kaj utiligado
Trafikanto MÁV
Kodo PV
Kodo UIC 55100339
vdr

Stacidomo Nyugati [njugati] (=okcidenta) estas malnova historia monumento kaj kapostacio en Budapeŝto, en Hungario laŭ la granda bulvardo. La stacidomo estis nomita pri la fervoja kompanio, kiu havis fervojajn linioj precipe al nordokcidento.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

En preskaŭ la sama loko estis konstruita la unua stacidomo en 1846, kie trajnoj trafikis al Vác. Pli nova kaj moderna stacidomo estis konstruita en 1877 fare de Gustave Eiffel. En 1891 ĝi prenis la hodiaŭan nomon. En 1923 komencis funkcii ankaŭ elektraj lokomotivoj. Dum sieĝo de Budapeŝto en 1945 ĝi parte ruiniĝis. En la malfruaj 1970-aj jaroj la stacidomo renoviĝis, sed kelkaj partoj pretiĝis ĝis 1988. Ekde 1981 metroo faras kontakton kun la stacidomo, samtempe subirejo por piedirantoj estis konstruita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La stacidomo kuŝas laŭ granda placo, same laŭ la granda bulvardo. La fasado estas simetria. Proksimume meze granda horloĝo montras la tempon. En la dekstra parto granda poŝtejo kaj rapida restoracio funkcias.

La stacidomo havas kontaktojn kun metroo, tramoj, aŭtobusoj.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1992 oni aranĝis grandan koncerton en la meza parto. Kelkfoje malgrandaj filmoj estis faritaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildoj pri Stacidomo Nyugati
Interna parto de la meza ĉambrego
La malnova stacidomo en 1846
Memortabulo pri la unua fervoja linio
Kasoj
Malantaŭa parto de la stacidomo
Atendejo por la reĝo
Flanka parto de la stacidomo


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Larĝa foto pri Stacidomo Nyugati