Stacidomo de Vatikanurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vatikana stacidomo.
Skulptaĵdetalo: Elija sur fajra ĉaro.

La Stacidomo vatikana estas kapostacio. Samtempe ĝi estas la sumo de fervoja reto de la Vatikana Ŝtata Fervojo. La staciaĵo estas simpla, ĝi konsistas el du paralelaj trakoj, el kiuj ununura estas laŭlonge de kajo. Pluse estas du mallongaj mortaj trakoj por varvagonoj. La trakforkoj manipuliĝis mane. Al la najbara itala stacidomo Roma-San-Pietro ekzistas telefona kaj telegrafa konektoj. La enirtraforko kaj la unuaj metroj troviĝas ankoraŭ sur itala teritorio.

La neoklasicisman akcepto-konstruaĵon projektis Giuseppe Momo, la persona arĥitekto de papo Pio la 9-a en 1933. La impona konstruaĵo estis planata por akceptoj oficialaj kaj havas belegan centran halon en diverskolora marmoro, kun stukplafono kaj ok verdaj marmoraj kolonoj. Flanke estis oficejoj. La fasado estas kovrita per travertino. La riĉa skulptura ornamentaĵo estas de Eduardo Rubino.

La konstruaĵo estis ŝanĝata (ekz. per enmetitaj interplafonoj; forigo de la tegmentaĵo), tial ke ĝi apenaŭ estis uzata kiel stacidomo. Por la loĝantaro de Vatikanurbo instaliĝis tie eĉ magazeno kun granda gamo da senimpostaj varoj.

Nur kelkfoje papoj en- aŭ eltrajniĝis tie ĉi: nome Johano la 23-a unufoje, Johano Paŭlo la 2-a trifoje kaj Benedikto la 16-a unufoje.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ministero dei Lavori Pubblici del Regno d'Italia: La ferrovia per lo Stato della Città del Vaticano, Roma, Istituto Poligrafico dello Stato, 1934.
  • G. Pini: La ferrovia della Città del Vaticano, 1934
  • F. Zanetti: Dalle prime ferrovie dello Stato Pontificio a quella dello Stato della Città del Vaticano, en: L'Illustrazione Vaticana 3 (1932), p. 376-378

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]