Stanislovas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stanislovas estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la origine slava persona nomo Stanislavo[1]. Kutimaj litovlingvaj mallongigaj formoj estas Stasys kaj Stasius.

Konatuloj kun tiu persona nomo[redakti | redakti fonton]

  • Stanislovas Leščinskis (1677-1766), dujoje reĝo de Respubliko de Ambaŭ Nacioj (Pollando-Litovio), duko de Loreno, filozofo kaj verkisto
  • Karolis Stanislovas Radvila respektive en pola formo Karol Stanisław Radziwiłł (1734–1790), pola-litova nobelo, vojevodo de Vilno kaj reganto de Lvivo
  • Stanislovas Rapalionis respektive latinigite Stanislaus Rapagelanus (1485–1545), luteranisma teologo de la reformacia epoko
  • Karolis Stanislovas Radvila respektive en pola formo Karol Stanisław Radziwiłł (1669–1719), pola-litova nobelo el la dinastio Radvila kaj grandkanceliero de Litovio

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 335