Stanisław Szachno-Romanowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Szachno-Romanowicz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1900 (1900-05-01)
Morto 26-an de marto 1973 (1973-03-26) (72-jaraĝa)
en Croydon
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Stanisław Szachno-Romanowicz (naskiĝis la 1-an de majo 1900 en Minska regiono, mortis la 26-an de marto 1973 en Londono) estis historiisto, orientalisto, tjurkologo, arkivisto, kriptologo, kapitano de Pola Militistaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

De 1911 estis lernanto de rusa gimnazio en Sumio, de 1915 en gimnazio en Kurska gubernio, de 1917 en gimnazio en Babrujsk, kie la 1-an de februaro 1918 akiris rusan abituron. Post semajno anonciĝis al la Unua Pola Korpuso, komandata de Józef Dowbor-Muśnicki, de kie aprile estis direktita al la 8-a klaso de pola filologia lernejo je la nomo al Walerian Łukasiński en Babrujsk, kie denove pasigis ekzamenojn, ĉi-foje la polan abituron. Post malarmigo de la Korpuso, de la 15-a de septembro 1918 estis instruisto en pola gimnazio en Berezina, kie fondis grupon de skoltoj. De junio 1918 apartenis al Pola Militara Organizaĵo (POW), estis komandanto de la X-a areo. Li apartenis al Kleriga Konsilio de Minsk-regiono, estis delegito de ties administracio.

Post eksplodo de la pola-bolŝevika milito batalis en vicoj de la unua Litova-Belorusa Divizio. Marte 1920 estis iĝonta membro de la pola militara misio ĉe armeoj de Pjotr Vrangel, finfine aŭtune 1920 estis atribuita al ĉifra sekcio de la Dua Taĉmento de Ĉefa Stabo de Pola Militistaro.

Dum soldatservo komencis en 1921 studojn en Filozofia Fakultato de Varsovia Universitato, frekventis ĉinologiajn okupojn gvidataj de Bogdan Richter kaj asiriologiajn de Józef Bromski. En 1925 estis forigita de studenta listo pro nelivero de abiturienta atesto. Fine finis studojn en Lviva Universitato en 1928, defendante magistran laboraĵon pri arabistiko. De 1929 soldatservon en armeo (de 1931 en Ĉifro-Buroo de la Dua Taĉmento) ligis kun laboro en Ĉefa Arkivo de Malnovaj Aktoj, kie de 1931 estis kontraktita laboranto. En sia laboro okupiĝis pri katalogado de orientaj dokumentoj el Krona Arkivo kaj esploro de ĉifroj (kaj ĉifritaj tekstoj) aplikataj en la turkaj, tataraj, persaj kaj armenaj dokumentoj el la 16-18-a jarcentoj. En 1934 defendis en Varsovia Universitato doktoran disertaĵon, verkitan sub la direkto de Józef Bromski.

Septembre 1939 evakuita kun la Dua Taĉmento al Rumanio, de 1939 servis en Pola Armeo en Francio, interalie estis delegita al pola-franca unuo PC Bruno, post kapitulaco de Francio, ĝis 1943 servis en konspira kriptografia centro, tiel nomata Ekspozytura "300". En 1943 trairis al Britio, servis en Radiospiona Kompanio de PSZ (Polaj Armitaj fortoj) en Boxmooor, kie gvidis unuon de deĉifrado, aganta sub la nomo "eksploata plotono". En 1946 gvidis kriptologian sekcion de PSZ. La soldatservon finis en rango de kapitano. Post malmobilizo restis en Britio, ne revenis al scienca laboro, laboris permane, poste kiel oficisto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pierścień - amulet z Bliskiego Wschodu, Rocznik orientalistyczny (Ringo - amuleto el Proksima Oriento), volumo VII, Polskie Towarzystwo Orjentalistyczne, Lvovo 1930.
  • Tabliczki szumerskie ze zbiorów Towarzystwa Naukowego Toruńskiego (Sumeraj tabuloj el la kolekto de Scienca Societo en Toruń), en "Rocznik orientalistyczny", volumo XI, Pol. Tow. Orjentalistyczne, Lvovo 1935.
  • Napisy królów asyryjskich i babilońskich ze zbiorów Uniwersytetu Jana Kazimierza we Lwowie (Surskriboj de asiriaj kaj babiloniaj reĝoj el la kolekto de Universitato al Johano Kazimiro en Lvovo), kun enkonduko de Adam Czeżowski, "Rocznik orientalistyczny", volumo XIII, Polskie Towarzystwo Orjentalistyczne, Lvovo 1937.
  • Ś.p. ks. Józef Bromski (Sanktmemora pastro Józef Bromski), "Rocznik orientalistyczny", volumo XIII, Polskie Towarzystwo Orjentalistyczne, Lvovo 1937.
  • Płanetne dualary Tatarów polskich, "Rocznik Tatarów Polskich", volumo IV, Gdańsk 1997

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Selim Chazbijewicz, Szachno-Romanowicz Stanisław (1900-1973) en: Polski Słownik Biograficzny, volumo 46, Vroclavo 2009-2010, p. 359-360.