Stanley Matthews

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanley Matthews
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1915 (1915-02-01)
en Hanley
Morto 23-an de februaro 2000 (2000-02-23) (85-jaraĝa)
en Newcastle-under-Lyme
Mortokialo malsano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Infano Stanley Matthews
Okupo
Okupo futbalisto • aŭtobiografo • futbala trejnisto
vdr
Stanley Matthews

Stanley MATTHEWS (naskiĝis la 1-an de februaro 1915 en Stoke-on-Trent, mortis la 23-an de februaro 2000) estis brita futbalisto.

Li estas konsiderata unu el la plej talentaj Britaj futbalistoj el la tuta historio, kaj dum lia kariero li kolektis multajn rekordojn.

Li estis la plej aĝa futbalisto kiu iam ajn ludis por la Angla nacia teamo, ludante sian lastan matĉon por ili je la aĝo de 42 jaroj, en 1957. La unua fojo kiam li ludis por Anglio estis en 1934, nekredeble 23 jarojn antaŭe! Entute li ludis en 54 oficialaj matĉoj por Britio, farante 11 golojn. Li retiriĝis de Brita profesia futbalo kiam li estis jam 50-jara, en 1965, kaj ankaŭ tio reprezentas rekordon. Matthews estis vegetarano kaj neniam trinkis alkoholon, kaj eble tio helpis lin resti en bona fizika kondiĉo ĝis tiu aĝo.

Matthews ludis ĉefe por la teamoj Stoke City kaj Blackpool F.C. dum sia kariero. Li estis konata kiel ege genia driblanto. Li ankaŭ estis tre honesta ludisto, kiu neniam ricevis flavan karton dum ludo malgraŭ la fakto ke li ludis pli ol 700 matĉojn en la Brita Ĉampioneco.

Matthews havis la okazon ludi en la Futbala Mondpokalo en du okazoj, en 1950 kaj en 1954, kiam Britio atingis la kvaron-finalon.

En 1956 li ankaŭ ricevis la unuan premion kiel Eŭropa futbalisto de la jaro.

Ĉi tiu rimarkebla figuro daŭre ludis en ne-oficialaj futbal-ludoj ĝis li estis pli aĝa ol 60.

Matthews mortis en la jaro 2000.